El Vikipedio, la libera enciklopedio
Těšany estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en dislimejo de Dija-svratka valego kaj Arbaro Ždánice. Vivas ĉi tie 1 299 loĝantoj (2025). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bošovice, Otnice, Borkovany, Újezd u Brna, Žatčany, Nesvačilka, Moutnice kaj Šitbořice.
La unua skribmencio pri korto en Šumice devenas el la jaro 1131.
Laŭ okazintaĵo, kiu okazis ĝuste en Těšany – eĉ kun malpli drama fino – verkis Alois kaj Vilém Mrštíkidoj vilaĝan dramon Maryša. La ludo havis premieron la 9-an de majo 1894 en praga Nacia teatro, en Brno poste la 27-an de oktobro 1894. La tombo de Marie Turková – "Maryša" – situas en la malnova tombejo en Těšany.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1869 | 975 |
|---|
| 1880 | 1 020 |
|---|
| 1890 | 1 123 |
|---|
| 1900 | 1 114 |
|---|
| 1910 | 1 139 |
|---|
| 1921 | 1 284 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1930 | 1 302 |
|---|
| 1950 | 1 183 |
|---|
| 1961 | 1 272 |
|---|
| 1970 | 1 173 |
|---|
| 1980 | 1 179 |
|---|
| 1991 | 1 148 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2001 | 1 130 |
|---|
| 2011 | 1 231 |
|---|
| 2014 | 1 227 |
|---|
| 2016 | 1 220 |
|---|
| 2017 | 1 242 |
|---|
| 2018 | 1 230 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2019 | 1 249 |
|---|
| 2020 | 1 257 |
|---|
| 2021 | 1 260 |
|---|
| 2022 | 1 266 |
|---|
| 2023 | 1 291 |
|---|
| 2024 | 1 296 |
|---|
- Preĝejo de sankta Barnabaŝo
- barokaj statuoj de sankta Dominiko kaj sankta Gothardo el la jaro 1717, resp. 1773
- monumento de T. G. Masaryk kaj falintoj en la unua mondmilito el la jaro 1938
- Napoleona kruco el komenco de la 19-a jarcento
- Forĝejo en Těšany en stilo de kamparana baroko
- Kastelo Těšany, baroka kastelo el fino de la 7-a jarcento, hodiaŭ en privata posedado[1]
- Kapelo de Virgulino Maria el la jaro 1948 sur altaĵo inter Těšany kaj Borkovany
-
preĝejo de sankta Barnabaŝo
-
kastelo Těšany
-
statuo de sankta Dominiko
-
statuo de sankta Gothardo
-
vilaĝplaco kun Napoleona kruco