Jaroslavice (germaneJoslowitz) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo apud Dija-mueleja kanalo proksimume 18 km sudoriente de Znojmo 2 km de limo kun Aŭstrio. Vivas ĉi tie 1 237 loĝantoj (2025). En la okcidenta parto de la municipo malantaŭ la tombejo kaj ĉe ŝoseo al Slup estas kelke da stratoj de vinkeloj.
Kastelo Jaroslavice – devene renesanca, pli poste baroke kaj klasicisme alikonstruita (Domenico Martelli; en la jaroj 1730-1736 Josef Emanuel Fischer z Erlachu), sur loko de burgo el la 13-a jarcento fondita de znojma kastelano Boček, antaŭulo de Kunštátidoj.[1] En la ĉirkaŭaĵo pejzaĝa parko.[2] En la kapelo plafona fresko de Franz Anton Maulpertsch. La fakuloj konsideras la kastelon kiel unu el la plej valoraj endanĝerigitaj memorindaĵoj.[3] La kastelo havas la plej ampleksan renesancan arkadan kortegon en la ĉeĥaj landoj, super la urbeto belvideja arkada teraso sur masivaj brikaj pilieroj. Posedanto de la kastelo estas aŭstra kuracisto Sigurd Hochfellner, al la rekonstruo defendas plendo pri redono de la kastelo, kiun donis filino de lasta posedanto, grafo Augustin von Spee, la okdekkvarjara Felicitas Spee.[4]
Preĝejo de sankta Egidio kunigita per kovrita ŝtuparejo kun la kastelo, el la jaroj 1788-1791.