Šatov
Šatov | ||
germane Schattau | ||
kampurbo | ||
La t.n. Pentrita kelo en Šatov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Šatov | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | |
Distrikto | Distrikto Znojmo | |
Administra municipo | Znojmo | |
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | |
Memorindaĵoj | MJ-S 2 Úvoz fuorto, MJ-S 3 Zahrada fuorto | |
Rojo | Daníž | |
Situo | Šatov | |
- alteco | 248 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 47′ 35″ N 16° 00′ 36″ O / 48.79306 °N, 16.01000 °O (mapo) | |
Areo | 13,43 km² (1 343 ha) | |
Loĝantaro | 1 101 (2022) | |
Denseco | 81,98 loĝ./km² | |
Valego | Dija-svratka valego | |
Plantaro | Vina vito | |
Unua skribmencio | 1201 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 671 22 | |
NUTS 3 | CZ064 | |
NUTS 4 | CZ0647 | |
NUTS 5 | CZ0647 594881 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de kampurbo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.obecsatov.cz | ||
![]() |
Šatov estas kampurbo kaj vinkultivada municipo en Ĉeĥio, troviĝanta 6 km sude de Znojmo. En la municipo havas sidejon firmao Znovín Znojmo, a.s.. La municipo estas fondanta membro de Propravola ligo de znojmaj vinmunicipoj Daníž. Vivas ĉi tie 1 101 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1201.
En la jaroj 1938-1945 estis la etne plejparte germana Šatov alligita al la nazia Tria regno kiel konsisto de Regna govio Malsupra Danubio. Post la dua mondmilito estis la devenaj loĝantoj de la municipo ellandigitaj.
Statuson de kampurbo ĝi akiris en 1497 kaj ekde la 22-a de junio 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Du pezaj objektoj (infanteriaj fuortoj MJ-S 2, MJ-S 3) kaj vico da malpezaj objektoj de ĉeĥoslovaka fortikaĵaro ĉirkaŭ la municipo konstruita pro celo de fortikigo de ŝtatlimo antaŭ Nazia Germanio. Kelkaj el ili estas ensumigitaj en Areo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj Šatov.
- Inspektaj pontetoj super fervojlinio - ili servis en tempo de totaleco por kontroli malfermitajn vagonojn celantaj ĝis Aŭstrio. Hodiaŭ nur jam relikto de la pasinteco, kun elektrizo kaj rekonstruo de la fervojo malaperis eĉ tiuj ĉi pontetoj.
- Preĝejo de sankta Marteno
- Kapelo de Dia tombo super la vilaĝo
- Niĉa kapeleto en kampoj
- Krucifikso apud stacidomo
- Urbodomo kun premejo
- Vinkelo
- Statuo de sankta Floriano
- Statuaro de Adiaŭo de Kristo kun Sankta Maria, ĉe paroĥa preĝejo
- Statuaro de La plej sankta Triunuo malantaŭ la vilaĝo
- Statuaro de Pieta apud ŝoseo ĝis Hnanice
- Statuaro de sankta Johano Nepomuka
- Statuaro de Krucumigo kun Sankta Maria
- Kolono kun statuo de Sankta Maria ĉe tombejo
- Kolono kun statuo de sankta Sebastiano
- Dia torturo
- Paroĥo