Zbýšov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zbýšov (apartigilo)
Zbýšov
urbo
Zbýšov kostel sv. Martina 3.jpg
Preĝejo de sankta Marteno
Vlajka Zbýšov (okres Brno-venkov).gif
Flago
Znak Zbýšov (okres Brno-venkov).gif
Blazono
Oficiala nomo: Zbýšov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Rosice
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Situo Zbýšov
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 19″ N 16° 20′ 58″ O / 49.15528 °N, 16.34944 °O / 49.15528; 16.34944 (mapo)
Katastro 6,01 km² (601 ha) Zbýšov u Oslavan
Loĝantaro 3 684 (2022)
Denseco 612,98 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1280
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 11
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 584223
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zbýšov
Retpaĝo: www.mestozbysov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Zbýšov estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas sudokcidente de Brno en Boskovica sulko. Vivas ĉi tie 3 684 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1280. Ĝis la jaro 1820 Zbýšov estis (iam ankaŭ Zbejšov) sensignifa domaro. Sed ekde tiu ĉi jaro ĉi tie komencis minadon de nigra karbo la unua minadista kompanio Rahnova, pli poste nomita Amo Dia. Ekde tiu tempo la signifo de Zbýšov kaj la tuta regiono kreskis. En la jaro 1965 estis al Zbýšov donita statuso de urbo. En la jaro 1969 estis komencita trafiko de moderna minejo Jindřich II (en la loko de eksa minejo Jindřich I) kun ordigejo de karbo, kiu fariĝis la plej profunda (1550 m) nigrakarba minejo en Mez-Eŭropo. Al pluaj signifaj minejoj en la urbo kaj la proksima ĉirkaŭaĵo apartenis Simson, Antonín kaj ankaŭ Anna, unu el la plej malnovaj ŝaktoj el komenco de la 19-a jarcento. La rapida evoluo de la urbo estis finita komune kun finigo de la minado de nigra karbo en la tuta Nigrakarba regiono Rosice-Oslavany komence de la 1990-aj jaroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantaro laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
1 051 1 328 1 624 1 796 1 884 1 894 2 028 2 215 3 871 4 358 4 484 4 257 3 940 3 728
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturaj belecoj[redakti | redakti fonton]

Sudoriente de la urbo, sur katastro de Padochov, situas naturmemorindaĵo Rybičková skála, kiu estas valora paleontologia loko. Ĉi tie estis malkovrita vertebro de praepoka herbovorula reptilio de genro Edaphosaŭro.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]