Vratěnín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vratěnín
germane Fratting
kampurbo
Vilaĝplaco kun preĝejo de sankta Jakobo pli Granda
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vratěnín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vranov nad Dyjí
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Situo Vratěnín
 - alteco 468 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 15″ N 15° 35′ 43″ O / 48.90417 °N, 15.59528 °O / 48.90417; 15.59528 (mapo)
Katastro 14,72 km² (1 472 ha) Vratěnín
Loĝantaro 273 (2023)
Denseco 18,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1251
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 07
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 595110
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vratěnín
Retpaĝo: www.vratenin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vratěnín (germane Fratting) estas kampurbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo sur ŝtatlimo kun Aŭstrio kaj limpasejo Vratěnín / Drosendorf. Oriente ĝi najbaras kun Uherčice, norde kun Mešovice, sur la aŭstria flanko kun municipo Schaditz kaj el sudo kun Oberthürnau. Vivas ĉi tie 273 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Uherčice, Stálky, Dešná, Drosendorf-Zissersdorf kaj Raabs an der Thaya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1251.

Dum Krajířové z Krajku la urbeto akiris rajton fermi geedzecajn kontraktojn kaj rajton de propra juĝo. Tra Vratěnín kondukis imperiestra ŝoseo el Vieno ĝis Prago. Rejungeja poŝta konstruaĵo kun loĝigo kaj gastejo estis en la jaro 1723 avancita al ĉefa poŝta stacio. La urbeto perdis sian signifon post forklinigo de nova imperiestra vojo tra Znojmo al Moravské Budějovice. Malfeliĉan influon por la evoluo de urbo havis ankaŭ decido de imperiestro Jozefo la 2-a nuligi ĉi tiean monaĥejon. Post la unua mondmilito la municipo kun plejparto de la germana loĝantaro falis al Ĉeĥoslovakio, kio gvidis pli poste al granda nacieca streĉo. Post Munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio, inter la jaroj 1938 - 1945 Vratěnín estis konsisto de Regna govio Malsupra Danubio kaj post fino de la dua mondmilito ĝi apartenis al la unuaj municipoj, kiuj en la renovigita Ĉeĥoslovakio ellandigis sian germanan loĝantaron.

Al la 9-a de februaro 2021 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869551
1880522
1890536
1900528
1910487
1921528
JaroLoĝantoj
1930529
1950426
1961342
1970330
1980320
1991307
JaroLoĝantoj
2001293
2014295
2016308
2017307
2018298
2019307
JaroLoĝantoj
2020298
2021272
2022280
2023273

Mitoj[redakti | redakti fonton]

Inter la loka ellandigita germana loĝantaro cirkulis la tuta vico da mitoj kaj rakontoj:

  • Dum certaj tagoj en tempo de advento oni aŭdadis el arbaro lamentantan peteman voĉon: "Kien mi donu tion?" Neniu sciis respondi kaj tuj kiam iu ekaŭdis la vokadon, li ekfuĝis. Nur unuvespere ekaŭdis la malĝojan peton unu metilernanto kaj li respondis en la arbaron: "Tien, kie vi prenis tion." La voĉo respondis al tio: "Dio benu vin!" kaj por ĉiam ĝi malaperis. La ensorĉita spirito estis bienulo, kiu dumvive translokigis limŝtonon de sia parcelo kaj li devis kiel punon porti ĝin tiel longe, ĝis kiam ia kuraĝa homo ne respondis lian demandon.[1]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Jakobo pli Granda
  • Statuo de Francisco Xavier
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Statuo de Virgulino Maria
  • Kapelo Dia Tombo en tombejo (kadavrejo)
  • Monaĥejo de nudpiedaj aŭgustenanoj

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Südmährisches Jahrbuch, 1978, S. 164, germane