Vrbice (distrikto Břeclav)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vrbice
Vrbice
germane Wrbitz
municipo
Vrbice(BV).jpg
Preĝejo de sankta Egidio kaj vinkeloj
Vrbice BV CZ flag.gif
Flago
Vrbice BV CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Vrbice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Hustopeče
Historia regiono Moravio
Montaro Kyjova montetaro, Arbaro Ždánice
Situo Vrbice
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 57″ N 16° 53′ 49″ O / 48.91583 °N, 16.89694 °O / 48.91583; 16.89694 (mapo)
Katastro 9,38 km² (938 ha) Vrbice u Velkých Pavlovic
Loĝantaro 1 050 (2022)
Denseco 111,94 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1222
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 09
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 585041
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vrbice (Břeclav District)
Retpaĝo: www.vrbice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vrbice troviĝas proksimume 12 km de Hustopeče, en distrikto Břeclav, regiono Sudmoravia, Ĉeĥio. En 2022 ĉi tie vivis 1 050 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1222. Vrbice estiĝis dum germana koloniigo ĉirkaŭ la jaro 1220 kaj ĝi estis nomita Michelsdorf (tiun ĉi nomon la germanoj uzis ankoraŭ en la 18-a jarcento). Loĝis en ĝi liberaj homoj kun devo de gardista kaj soldata deĵoroj. Sur monteto, kiun oni de ĉiam nomis "Stráž", ekflamis fajroj, kiuj avertis la ĉirkaŭajn vilaĝojn ĉiufoje, kiam malamiko transpaŝis la landajn limojn. Oni poste kaŝis sin en subterajn kaŝejojn nomitaj "lochy". La nomo Vrbice estas derivita de granda kvanto de salikoj.

La municipo estis devene alparoĥigita al Čejkovice. En la jaro 1343 estis decidite, ke dekonaĵo el la municipo devas aparteni al preĝejo en Čejkovice, sed preĝejo en Kobylí rajtas uzi dekonaĵon el ses mezaj kampoj el ĉiuj 20, kiuj Michelsdorf tiam en la jaro 1269 nombris. Ekde la jaro 1749 la municipo apartenas al paroĥo en Kobylí. Surer la municipo elstaras preĝejeto de sankta Egidio, konstruita de frataro de sankta Egidio en la jaro 1913 ĝis 1920 en pseŭdoromanika stilo kun turo alta 36 metroj. Tombejo proksime de la preĝejo estis fondita en la jaro 1790. Vilaĝplacon ornamas statuo de sankta Aloiso kaj ligna sonorilturo el la jaro 1698.

En Vrbice estas ankaŭ uzta municipa sigelilo, nome ekde la jaro 1749, sur kiu estas saaliko kaj skribaĵo: WRBICZE DIEDINA.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Lokaj partoj 1896 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2013
Nombro de loĝantoj parto Vrbice 878 1052 978 1180 1199 1343 1349 1329 1456 1361 1239 1137 1 095 1 127
Nombro de domoj parto Vrbice 198 201 213 226 244 252 302 317 328 326 326 392 397

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]