Podhradí nad Dyjí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podhradí nad Dyjí
(Frejštejn)
germane Freistein
municipo
Frejštein.JPG
Burgo Frejštejn super Podhradí
Podhradí nad Dyjí CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Podhradí nad Dyjí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vranov nad Dyjí
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Najbaras kun Malsupra Aŭstrio Aŭstrio
Memorindaĵoj Frejštejn burgo
Rivero Dijo
Situo Podhradí nad Dyjí
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 01″ N 15° 41′ 11″ O / 48.90028 °N, 15.68639 °O / 48.90028; 15.68639 (mapo)
Katastro 6,17 km² (617 ha) Podhradí nad Dyjí
Loĝantaro 45 (2022)
Denseco 7,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1286
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 06
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594636
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Podhradí nad Dyjí
Retpaĝo: www.podhradinaddyji.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Podhradí nad Dyjí (ĝis la jaro 1949 germane Freistein, ĉeĥe Frejštejn) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo. Vivas ĉi tie 45 loĝantoj (2022). Ĝi etendiĝas okcidente de Vranov nad Dyjí sur moravia-malsupraaŭstria limo kaj sur la dekstra bordo de pentrinda valo de rivero Moravia Dijo apud enfluejo de rojo Křeslický potok, kiu trafluas tra la municipo. Sur la maldekstra bordo la municipo borderas rokaro de protektita areo Podhradské skály. Sude super la vilaĝo elstaras ruino de burgo Frejštejn. Freistein / Frejštejn fariĝis ekde la fino de la 19-a jarcento elserĉata somerrestadejo kaj elirpunkto por turistaj ekskursoj tra la moravia kaj la malsupraaŭstria Podyjí.En la urbeto loĝis ĝis la jaro 1945 plejparrte germana loĝantaro, kiu estis poste forŝovita. Nun vivas ĉi tie 45 loĝantoj.

La plej malnova historio[redakti | redakti fonton]

Burgo Frejštejn kun suba muelejo, gravuraĵo el la 1930-aj ajroj de Adolpha Kunike
Podhradí nad Dyjí / Frejštejn, Supra muelejo en 2015
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Frejštejn, Uherčice (kastelo), Vratěnín kaj Drosendorf-Zissersdorf.

Wernhard de Trnowa, ministerialo de grafoj el Pernegg, akiris por siaj meritoj al moravia markgrafo Vladislav Jindřich rajton koloniigi la moravian limregionon. Norde de la familia sidejo - burgo Trnava / Thürnau (super la malsupraaŭstria municipo Unter-Thürnau) fondis liaj idoj burgon Frejštejn, en kiu en la jaro 1251 rememoriĝas parencoj de senjoroj el Thürnau, Oldřich (Uldalriko) nomata Liber (Libera, germane Frei) kaj lia filo Gaytmar. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1286. En la jaro 1422 akiris la burgon de reĝo Sigismondo en heredan dependecon hetmano Leopold / Lipolt Krajíř z Krajku. Post la morto de Leopold z Krajku, la senjoro en Landštejn, Bystřice kaj Frejštejn, en la jaro 1433 en fontoj aperas lia frato Jan z Krajku kun predikato el Frejštejn kaj el Vratěnín, en la jaro 1444 kaptita en rango de la plej supera tablisto karintia kaj hetmano en Drosendorf. En la jaro 1487 la burgo estas indikata kiel detruita.[1]

Jan ekprenis bienojn en la aŭstriaj landoj, Wolfgang, la filo de frato de Jan Konrád, la bienojn en Moravio kaj en la jaro 1459 alaĉetis senjorujon Bílkov. Kiam estis konkerita Cornštejn en la jaro 1465 akiris Wolfgang Krajíř por siaj meritoj dum la konkerado la burgon kiel feŭdon kaj en la jaro 1493 tralasis reĝo Vladislao al lia filo Lipolt z Krajku burgon Cornštejn el la feŭdo. Burgo Cornštejn fariĝis pro kaŭzo de la neloĝigebla Frejštejn centro de la frenŝtejna senjorujo. Al Cornštejn, kiu laŭ testamento ricevis filoj Leopold kaj Jindřich, apartenis lokoj: la detruita burgo Franštýn (Frejnštejn), urbeto Vratěnín, Mladoňovice (Mladoňovice), Štálek (Stálky) kun paroĥo, dezerta vilaĝo Krajzink (pereinta vilaĝo Křeslík), Franštýn (Podhradí nad Dyjí), Chrlopy (Korolupy) kun la korto, Uherčice, Mešovice, Rancieřov (Rancířov), Teufmpoch (Hluboká), Šatice (Schaditz), Kostníky.[2]

Burgejo en Kostníky kaj korto en Lubnice estas indikataj kiel malplenaj pratempaj feŭdoj ("de praaj tempoj") apartenantaj al burgo Frejštejn. En la jaro 1493 apartenis kvin kaj duono de lanoj en Kostníky al burgo Cornštejn. En la jaro 1498 alaĉetis Kostníky kun la burgejo posedanto de Police Hynek z Bačkovic kaj en la jaro 1500 ankaŭ lanojn apartenantaj al Cornštejn. Kostníky tiel fariĝis por longa tempo konsisto de polica senjorujo.[3] En la jaro 1493 tralasis Půta z Lichtenburka al Sigismondo Krokvicar el Nová Ves kaj en Lubnice zel la feŭdo: "tri lanojn eĉ kun arbaro Rudice, ĉiun apartenaĵon, kiu al tiu varo apartenas kaj du kortegojn en Mešovice" kaj en la jaro 1501 forvendis Zich Krokvicar en Nová Ves lubnican burgejon kun apartena varo al Lipolt z Krajku kaj en Cornštejn.[4][5]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869441
1880416
1890439
1900423
1910449
1921392
JaroLoĝantoj
1930361
1950204
1961199
1970124
198081
199165
JaroLoĝantoj
200151
201453
201653
201752
201852
201955
JaroLoĝantoj
202050
202159
202245

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jan Knittel: Ascendo de familio Krajířů z Krajku en Ĉeĥa reĝlando en la dua duono de la 15-a jarcento, tezo de bakalaŭro, Prago 2010
  2. Historická geografie, svazek 34, strana 70-72, Komise pro historickou geografii při Historickém ústavu ČSAV, 2007
  3. Gregor Wolný: Die Markgrafschaft Mähren topographisch, statistisch und historisch geschildert, Svazek 3, s. 482, také ZEMEK, M.–HOSÁK, L.: c. d., s. 122., NEKUDA, V.–UNGER, J.: c. d., s. 153.; NEKUDA, V.–UNGER, J.: c. d., s. 156.; ZEMEK, M.–HOSÁK, L.: c. d., s. 125
  4. Moravské zemské desky II. 1480–1566. Kraj Brněnský. Kniha XVII. z let 1496–1506, str. 103, č. 132
  5. Moravské zemské desky II. 1480–1566. Kraj Brněnský. Kniha XVII. z let 1496–1506, str. 108, č. 156.