Litenĉica montetaro
Litenĉica montetaro | |
ĉeĥe: Litenčická pahorkatina | |
montetaro | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regionoj | Sudmoravia regiono, Regiono Zlín |
Distriktoj | Distrikto Vyškov, Distrikto Kroměříž |
Parto de | Mezmoraviaj Karpatoj |
Najbaras kun | 5
|
Subtutaĵoj | Bučovická pahorkatina, Orlovická vrchovina, Zdounecká brázda |
Riveroj | Litava, Haná, Kotojedka |
Supermara alteco | 293,7 m s. m. |
Koordinatoj | 49° 12′ 04″ N 17° 07′ 16″ O / 49.20111 °N, 17.12111 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Hradisko |
- alteco | 518 m s. m. |
Areo | 590 km² (59 000 ha) |
Situo de Hradisko enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, Litenĉica montetaro markita per ruĝa kampo
| |
![]() | |
![]() |
Litenĉica montetaro (ĉeĥe: Litenčická pahorkatina) estas membriĝinta montetaro kun areo 590 km², la plej alta monto estas Hradisko atinganta altecon 518 m s. m., meza alteco estas 293,7 m s. m., meza dekliviĝo 3°44´. La montetaro ricevis sian nomo laŭ kampurbo Litenčice.
Ĝi troviĝas en meza Moravio en distrikto Kroměříž en Regiono Zlín kaj en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ĝi najbaras kun Vyškovská brána, Supramoravia valego, Ždánický les kaj Chřiby.
Geomorfologio
[redakti | redakti fonton]Geomorfologia tutaĵo Litenĉica montetaro estas konsisto de geomorfologia regiono Mezmoraviaj Karpatoj, kiu estas parto de geomorfologia subprovinco Eksteraj Okcidentaj Karpatoj.
Ĝi mem dividiĝas en tri geomorfologiajn subtutaĵojn:
Hidrologio
[redakti | redakti fonton]La regiono estas deakvigata de riveroj Litava, kiu enfluiĝas en riveron Svratka, kaj Haná kaj Kotojedka, kiuj enfluiĝas en riveron Moravo.
Turismaj interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Bučovice: renesanca kastelo el la jaroj 1575-1585 kun parko kun areo 17,5 ha.
- Juda tombejo en Bučovice: konservitaj proksimume 400 tomboŝtonoj, la plej malnova el la jaro 1767.
- Chvalkovice: ventomuelejo super la municipo.
- Kastelo Komorov: empira kastelo el la jaroj 1811-1812 kun ampleksa angla parko.
- Nové Zámky: renesanca kastelo en Nesovice el la jaro 1561, ĝi estis neniam finkonstruita [1]
- Kastelo Slavkov u Brna: grandega baroka kastelo kun 115 ĉambroj kaj baroka parko kun areo 15,5 ha. En la kastelo estis post batalo ĉe Slavkov la 6-an de decembro 1805 subskribita armistico inter Aŭstrio kaj Francio.
- Sinagogo en Slavkov u Brna: novromanika sinagogo konstruita en la jaroj 1857-1858.
- Juda tombejo en Slavkov u Brna: fondita en la jaro 1744, konserviĝis proksimume 350 tomboŝtonoj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Bučovice, Bučovice
-
Nacia naturmemorindaĵo Větrníky
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hrady.cz - Nové Zámky u Nesovic. Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2021-08-06 .