Jihlava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ urbo Jihlava.
Jihlava
germane IgelIglawa
rivero
Rivero Jihlava el belvedero Na Babách ĉe Lhánice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Vysočina, Sudmoravia regiono
Fontrivero
 - situo ĉe Jihlávka
 - alteco 670 m
 - koordinatoj 49° 15′ 45″ N 15° 16′ 44″ O / 49.26250 °N, 15.27889 °O / 49.26250; 15.27889 (mapo)
Enfluejo ĝis Nové Mlýny
 - situo Svratka
 - alteco 170 m
 - koordinatoj 48° 54′ 46″ N 16° 36′ 18″ O / 48.91278 °N, 16.60500 °O / 48.91278; 16.60500 (mapo)
Suma longo 184,5 km (115 mi)
Suma akvokolektejo 3 117 km² (311 700 ha)
Trafluo Přibice
 - mezproksima 12,0 /s
Paso de fluo
184,5 Jihlávka
169,40 Batelov 0,60 m³/s (23 m³/s)
163,6 Dolní Cerekev komenco de WWI-
160 Třešťský potok dekstra alfluanto
155,80 Dvorce 1,98 m³/s (60 m³/s)
144,9 Ŝoseo I/38
142,6 Jihlávka dekstra alfluanto
123,4 Brtnice dekstra alfluanto
119,10 Bransouze 4,60 m³/s (216 m³/s)
93,20 Ptáčov 5,51 m³/s (260 m³/s)
88,6 Vladislav WWI- / ZWA
66,0 AR Dalešice - digo
59,2 AR Mohelno - digo ZWA / WWI
58,80 AR Mohelno 6,30 m³/s (192 m³/s)
41,7 Letkovice WWI / ZWC
39,7 Oslava maldekstra alfluanto
38,1 Rokytná dekstra alfluanto
34,30 Ivančice 11,50 m³/s (390 m³/s)
30 fervojlinio 244
10,5 aŭtostrado D52
8,2 Přibice 12,0 m³/s
0 kunfluejo kun Svratka fino de vetur.
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jihlava (river)
Map

Jihlava (germane IgelIglawa) estas ĉeĥa rivero trafluanta tra Regiono Vysočina kaj Sudmoravia regiono. Ĝi enfluas komune kun rivero Svratka en rezervujojn Nové Mlýny sur Dijo (akvokolekta areo de Danubo). La longeco de la fluo faras 184,5 km, areo de akvokolekta areo estas 3117 km². Sur Jihlava troviĝas akva rezervujo Dalešice. Kelkaj sektoroj de la supra fluo de la rivero antaŭ urbo Jihlava kreas parton de historia landa limo inter Bohemio kaj Moravio. La rivero estas menciita jam en la ajro 1197 (Giglaua). La nomo povas deveni de erinaco (germane: Igel) aŭ pinglaro, de la kelta uig ("rojo"),[1] aŭ la slava jehla (akra ŝtonaro en riverfluo).[2]

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Jihlava fontas sur herbejo proksime de municipo Jihlávka en Jihlavaj altaĵoj sur Bohemiamoravia montetaro. Ĝi trafluas tra urboj Jihlava (germane: Iglau) kaj Třebíč, en profunda (preskaŭ ĝis 160 m) valo entranĉita en Křižanovan montetaron kaj Jeviŝovican montetaron, kie estas sur ĝi levitaj akvaj rezervujoj Dalešice kaj Mohelno. En Ivančice ĝi tranĉas Boskovican sulkon kaj akceptas siajn du plej grandajn alfluantojn Oslava (de maldekstre) kaj Rokytná (de dekstre). Poste trabatas montodorson de Bobrava montetaro kaj eniras en Dija-svratkan valegon. Ĉi tie ĝi trafluas tra Pohořelice kaj fine komune kun Svratka ĝi enfluas tra delto de maldekstre en la mezan věstonican rezervujon Nové Mlýny.

Municipoj kaj urboj sur rivero Jihlava[redakti | redakti fonton]

Jihlávka, Horní Ves, Horní Cerekev, Batelov, Dolní Cerekev, Kostelec, Dvorce, Rantířov, Jihlava, Malý Beranov, Luka nad Jihlavou, Bítovčice, Bransouze, Číchov, Přibyslavice, Třebíč, Vladislav, Kramolín, Mohelno, Biskoupky, Ivančice, Moravské Bránice, Nové Bránice, Dolní Kounice, Pravlov, Kupařovice, Medlov, Cvrčovice, Pohořelice, Přibice, Ivaň.

Akvaj laboraĵoj sur rivero Jihlava[redakti | redakti fonton]

La fluo de Jihlava estas en du lokoj artefarite barita:

La akvaj laboraĵoj Dalešice kaj Mohelno kreas rezervujon de fridigakvo por nuklea elektrejo Dukovany. Samtempe estas inter tiuj ĉi valbaraĵoj konstruita pumprezerva akvoenergia centralo Dalešice kun povumo 4×120 MW.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]