Dolina (Kryštofovy Hamry)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolina
Dolina
germane Dörnsdorf
malaperinta vilaĝo
Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en la pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Dolina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kryštofovy Hamry
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Dolina
 - koordinatoj 50° 26′ 42″ N 13° 07′ 58″ O / 50.44500 °N, 13.13278 °O / 50.44500; 13.13278 (mapo)
Katastro 5,22 km² (522 ha) Dolina
Unua skribmencio 1431
 - pereo 1970-aj jaroj pro akva rezervujo Přísečnice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolina (Kryštofovy Hamry)
Portalo pri Ĉeĥio

Dolina (germane Dörnsdorf) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. La municipo pereis en la 1970-aj jaroj pro kaŭzo de konstruado de akva rezervujo Přísečnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1431, kiam sub nomo Thierlsdorf ĝi estis konsisto de pernštejna senjorujo. En la jaro 1446 ĝi estis aĉetita al Lobkovicidoj. Al la jaro 1455 estas en la vilaĝo indikataj 24 loĝantoj, proprumantaj ĉi tie domon kaj pecon de grundo. En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estis multe da arĝentaj minejoj, kie la subuloj laboris. Dum tridekjara milito la minejoj estis inundigitaj. En la 18-a jarcento la kinejoj estis deakvigitaj, sed provo pri renovigo de la minado finis malsukcese. La loĝantoj poste komencis okupiĝi per produkto de puntoj kaj pozamentoj. En la jaro 1764 estis konstruita kapelo de sankta Francisko el Asizo.

En la jaro 1813 la vilaĝo tre suferis pro sekvoj de napoleonaj militoj. En la jaro 1850 poste Dolina fariĝis memstara municipo. En la jaro 1876 estis konstruita lernejo, en la jaro 1895 estis konsekrita tombejo. Ekde la jaro 1899 funkciis en Dolina poŝta ofico. En la jaro 1907 estis en la vilaĝo establita lernejo por instruado de punta metio. La municipo estis germanlingva, la unuaj ĉeĥoj ĉi tie komenciĝis ekloĝi nur en periodo inter la mondaj militoj. Tiam ankaŭ komencis nombro de loĝantoj iom post iom sinki. La kialo estis evidente malfacilaj vivkondiĉoj. En la 1950-aj jaroj la municipo suferin pro manko de trinkakvo kaj pro pluaj problemoj. Tiam estis ankaŭ deŝiritaj kelkaj jam neloĝataj domoj. En la jaro 1960 Dolina fariĝis domaro de Přísečnice.

La vilaĝo en konekso kun konstruado de la akva rezervujo Přísečnice venis en ŝirman zonon de trinkakvo. En la jaro 1979 ĝi estis tial administre nuligita kaj detruita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970
Loĝantoj 765 749 817 1 005 1 141 843 841 84 70 37
Domoj 106 128 131 144 149 146 154 160 . 9

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge laŭ ŝoseo proksime de renovigita monumento al viktimoj de la unua mondmilito situadis malfrue baroka preĝejo de sankta Francisko el Asizo el la jaro 1763. En la vilaĝo estadis krom ĝi ĉe vojo ĝis Mezilesí ankoraŭ tombeja kapelo.