Drahomíra ze Stodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drahomíra ze Stodor
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 890
Morto post 935
Familio
Edz(in)o Vratislav la 1-a vd
Infanoj Sankta VenceslaoBoleslao la 1-a de BohemioQ97313018 • Pribyslava vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Drahomíra ze Stodor (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 890, laŭ aliaj fontoj en la jaro 877, mortis post 935) estis edzino de Vratislav la 1-a, patrino de Boleslao la 1-a kaj eble ankaŭ de sankta Venceslao kaj ĉeĥa princino.

Drahomíra devenis el princlando de Stodoranoj (Stodoranoj, ankaŭ Havolanoj – estis tribo de Polabiaj Slavoj apartenanta al triba asocio de Luticoj). Stodoranoj ne estis paganoj, kiel asertis iuj pli postaj legendoj.[1] Kun Vratislav ŝi edziniĝis verŝajne en la jaro 906. Naskiĝis al ŝi verŝajne ses infanoj, du filoj kaj kvar filinoj.[2]

Sankta Ludmila kaj Drahomíra ze Stodor[redakti | redakti fonton]

Princino Drahomira kaj sankta Ludmila instruanta legi sanktan Veceslaon

Post morto de Vratislav en la jaro 921 Drahomíra venis en konflikton kun bopatrino Ludmila, kiu ankoraŭ dum la vivo de Vratislav, la edzo de Drahomíra, edukis liajn filojn Venceslaon kaj Boleslaon. Post la morto de Vratislav verŝajne la triba amasiĝo decidis pri divido de la potenco inter ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. En la zorgon de Ludmila estis plu komisiita edukado de la estonta princo, Drahomíra male devis ĝis tempo de lia veno reprezenti lin.

La konflikto inter ambaŭ virinoj eble koneksis kun la evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el bavaria duklando al Saksio. En la jaro 921 la bavaria duko Arnulf agnoskis orientfrankan reĝan titolon de Henriko la Birdisto kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris surflanke de Bavario kun maltrankviliĝo observis la agreseman politikon rilate al soraboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi. Ŝajnas, ke Drahomíra prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila eble kredis en pluan orientadon al Bavario, eĉ kiam malplifortigita.

La politika konflikto estis laŭ legendo kulminigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en remparburgo Tetín. Ludmila estis sufokigita per sia "koltuko" (vualo) fare de Tunna kaj Gommon, verŝajne varengoj, anoj de trupo de princino Drahomíra.[3]

Regentino[redakti | redakti fonton]

Drahomíra estas mendanta la murdon de Ludmila (mezepoka iluminaĵo)

Anstataŭ la neplenkreska filo poste Drahomíra regis kiel regentino. Sed jam en la jaro 925 ekprenis la potencon la juna Venceslao, tiu poste la patrinon por iu tempo forpelis ekster la princa korto. Ŝi estis aŭ malliberigita en Budeč aŭ forpelita el la lando, verŝajne pro suspekto, ke ŝi strebas por la vivo de Venceslao. Sed Venceslao fine akceptis reen Drahomíron al la praga kortego, sed Drahomíra jam akiris nenian partoprenon en la regado. Tiutempe eble ŝi lasis en Tetín, kie estis murdita kaj sepultita Ludmila, por signo de sia pento konstruigi preĝejon konsekrita al sankta Miĥaelo.

Estas verŝajne, ke Drahomíra vivis en la proksimeco de filo Boleslao en lia nove konstruita burgo en la hodiaŭa Stará Boleslav. Atestas pri tio enskribaĵoj de la mezepokaj legendistoj. Estas konate, ke Drahomíra ĉeestis dum la murdo de Venceslao en Stará Boleslav evidente la 28-an de septembro 935, kiam ŝi apartenis onidire inter fideluloj de Venceslao. Ŝi zorgis pri transpreno de la murdita princo en la preĝejon. Onidire estis strebate por ŝia vivo kaj ŝi malaperis ie en Ĥarvatio.

Drahomíra en kulturo[redakti | redakti fonton]

La figuro de princino Drahomíra aperas en vico da artistaj verkoj dediĉitaj precipe al sankta Venceslao aŭ al sankta Ludmila. Ŝi rolas ĉefrolon ekzemple:

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Třeštík, Dušan. (1997) Počátky Přemyslovců. Vstup Čechů do dějin (530–935). Praha: NLN, p. 373.
  2. Třeštík, Dušan, "Nejstarší Přemyslovci ve světle přírodovědeckého a historického zkoumání", paĝoj 238.
  3. Počátky, p. 369–370
  4. Pouť králů (TV film) (1982) (ĉeĥe).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]