Tunna kaj Gommon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunna kaj Gommon
Tunna kaj Gomon estas trabatantaj pordon kaj sufokigas sanktan Ludmilon per koltuko. Poste anĝeloj forportas ŝian korpon al firmamento. Bildigo el latina traduko de Kroniko de Dalimil
Tunna kaj Gomon estas trabatantaj pordon kaj sufokigas sanktan Ludmilon per koltuko. Poste anĝeloj forportas ŝian korpon al firmamento. Bildigo el latina traduko de Kroniko de Dalimil
Persona informo
Nacieco vikinga, varengafranka
Okupo
Okupo persona gardisto
Konata kiel luitaj murdistoj
vdr

Tunna kaj Gommon estas laŭ frue mezepoka hagiografio onidiraj murdintoj de Sankta Ludmila. Pri ŝia murdo fare de murdintoj de tiuj ĉi nomoj mencias Legendo de Kristiano en sia kvara sekcio.

La murdo de sankta Ludmila[redakti | redakti fonton]

Tunna kaj Gommon laŭmende de princino Drahomíra devis la 15-an de septembro 921 murdi en burgo Tetín sanktan Ludmilon. Laŭ teksto de la legendo de Kristiano ili sufokigis ŝin per ŝia propra vualo. La vualo poste fariĝis atributo de tiu ĉi landa sanktulino post ŝia enkonduko en ĉeĥan landan panteonon de sanktuloj. La nomoj de ambaŭ murdintoj signas, ke ili povis deveni el vikinga, aŭ varenga, sed prefere franka medio.

Legendo de Kristiano[redakti | redakti fonton]

La Legendo de Kristiano, elpreno de la paso, rilata al la murdigo de sankta Ludmila fare de murdintoj Tunna kaj Gommon.

"Ĉar se servistino de Kristiano Ludmila, kiel ni diris pli antaŭe, flankeniĝis el la okuloj de perfiduloj, en tiu burgo, kien ŝi rifuĝis, estas de la malamikoj denove persekutata. La dirita dukino [te. Drahomíra] nome iujn siajn magnatojn, la filojn de maljusteco, de nomoj Tunna kaj Gommon, sendis kun forta bando al Tetín, por ke ŝian bopatrinon pereigu."

—-, Legendo de Kristiano

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kolár, Jaroslav; Selucká, Markéta Středověké legendy o českých světcích. Brno: 2011.
  • Třeštík, Dušan Počátky Přemyslovců. Praha 1997.
  • Fiala, Zdeněk Hlavní pramen legendy Kristiánovy. Praha 1974.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]