Studio Barrandov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barrandov (studio))
studio Barrandov
studio Barrandov
kina firmao • negoco • entrepreno • produkta kompanio vd
Dum 1931 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia societo (a. s.)
Fondintoj Miloš Havel vd
Sidejo Prago
Lando Ĉeĥio
Dungitoj 2.000
Agokampo kinaj filmoj
Posedata de Moravia Steel • Ĉeĥoslovakio vd
TTT www.barrandov.cz
vdr

La studio Barrandov estas unu el la plej grandaj kaj la plej malnovaj filmaj studioj en Eŭropo. Dum la tempo de sia pli ol sepdekjara ekzistado oni tie filmis pli ol 2 500 ĉeĥajn kaj eksterĉeĥiajn filmojn, kiujn la kompanio rekte produktis aŭ partoprenis dum ties produkto.

Filma kreado estas kompleksa agado, kiu postulas kunagadon de multaj disciplinoj kaj metioj. Ĉefa avantaĝo de la studio estas ĉeesto de absoluta plimulto de ĉiuj en unu loko – sur fama "monteto Barrandov super Prago", kien sian fabrikon por filmaj revoj lokigis komence de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ties patroj – fratoj Havel (Miloš kaj Václav Havel).

Malofte flirtas super Barrandov sole ĉeĥa flago. Atelierojn kaj koneksajn servojn eluzas tradicie ĉeĥaj filmistoj kaj kun ili eksterlandaj kreantoj – plej ofte el Usono, Britio, Francio, GermanioRusio.