Jiří Voskovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Voskovec
Persona informo
Naskonomo Jiří Wachsmann
Naskiĝo 19-an de junio 1905 (1905-06-19)
en Sázava
Morto 1-an de julio 1981 (1981-07-01) (76-jaraĝa)
en Pearblossom
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj anglaĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioUsonoAŭstrio-Hungario vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Subskribo Jiří Voskovec
Familio
Patro Václav Voskovec vd
Patrino Jiřina Voskovcová vd
Gefratoj Prokop Voskovec vd
Parencoj Soběslav Pinkas • Alois Wachsman • Bedřich Wachsmann vd
Profesio
Okupo komikistokantistodramaturgofilmreĝisorotradukistoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro • poeto • aktoro • reĝisoro • redaktoro • vidartisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jiří "George" Voskovec

Jiří VOSKOVEC (la 19-a de junio 1905 - la 1-a de julio 1981) (propranome Jiří WACHSMAN) (en Usono konata kiel George Voskovec) estis ĉeĥa aktoro, kiu kun Jan Werich kreis klaŭnan duopon, similan al Stan Laurel kaj Oliver Hardy (Werich dikulo, Voskovec sveltulo). Inter la du mondmilitoj ili kreis en Prago la t.n. Liberigitan Teatron, en kiu ili ludis politike engaĝitajn komediojn, kiujn kutime ili mem ankaŭ verkis kaj kiuj nun estas konsiderataj klasikaĵo de la ĉeĥa literaturo. Kelkaj el la komedioj estis filmigitaj kaj ĝis nun prezentataj en la ĉeĥa televido kiel klasikaĵoj. En ilia ensemblo rolis ankaŭ aliaj eminentaj ĉeĥaj aktoroj, ekz. Vladimír Šmeral, Bohuš Záhorský, František Filipovský k.a. La muzikon por iliaj kantoj komponis duonblinda esperantisto Jaroslav Ježek.

Ĉar iliaj komedioj estis kontraŭfaŝismaj, ili devis post la okupacio en 1939 fuĝi al Usono, de kie revenis nur Jan Werich. Jiří Voskovec restis en Usono kaj rolis en pluraj usonaj filmoj sub la nomo Georgo Voskovec (ekz. La dek du koleraj viroj kun Henry Fonda).

Dramoj de Werich kaj Voskovec[redakti | redakti fonton]

  • Osel a stín (Azeno kaj ombro)
  • Kat a blázen (Ekzekutisto kaj frenezulo)
  • Balada z hadrů (Balado el ĉifonoj)
  • Těžká Barbora (Peza Barbora)
  • Pěst na oko aneb Caesarovo finále (Pugno kontraŭ okulon aŭ la finalo de Cezaro)
  • Vest Pocket Revue (Vest Pocket Revue)
  • Robin Zbojník (Robin la Rabisto)
  • Caesar (Cezaro)
  • Svět za mřížemi (La mondo post la kradoj)
  • Rub a líc (Reverso kaj averso)
  • Fata morgána (Fatamorgano)
  • Ostrov Dynamit (Insulo Dinamito)
  • Don Juan & comp. (Donjuano & komp.)
  • Golem (Golemo)
  • Nebe na zemi (Ĉielo sur la tero)

Filmoj de Werich kaj Voskovec[redakti | redakti fonton]

  • Pudr a benzín (Pudro kaj benzino, 1931)
  • Peníze nebo život (Monon aŭ la vivon, 1932)
  • Hej rup! (Ho ruk!, 1934)
  • Svět patří nám (La mondo apartenas al ni, 1937)

Filmoj de Voskovec en Usono[redakti | redakti fonton]

  • Dekdu koleraj viroj (ĉefrolis Henry Fonda)
  • La murdisto de Boston (ĉefrolis Tony Curtis)

Libro de Voskovec[redakti | redakti fonton]

  • Klobouk v křoví (Ĉapelo en vepro)

Post la morto li estis transportita al Prago kaj entombigita komune kun Werich.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.