Saltu al enhavo

Karel Svoboda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Svoboda
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1938 (1938-12-19)
en Prago
Morto 28-an de januaro 2007 (2007-01-28) (68-jaraĝa)
en Jevany
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cemetery in Aldašín (en) Traduki
Aldašín (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Jiří Svoboda Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Vendula Svobodová (1995–2007) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Petr Klein Svoboda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
filmkomponisto
kantoverkisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Dracula
TTT
Retejo http://www.karel-svoboda.cz
vdr

Karel Svoboda (naskiĝis la 19-an de decembro 1938 en Prago – mortis la 28-an de januaro 2007 en Jevany) estis ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto. En 1995 li edziĝis kun Vendula Svobodová. En januaro 2007 li estis trovita pafmortigita en ĝardeno de sia vilao, oni supozas, ke li faris suicidon.

Kiel infano li lernis pianludon, en 1963 fondis beat-grupon „Mefisto“, kiu post du jaroj akiris daŭran dungon en la teatro Rokoko en Prago.

En 1965 aperis unua gramaofondisko kun lia komponaĵo. Li intense kunlaboris kun kantisto Karel Gott kaj tekstisto Jiří Štaidl, sed verkis kantojn ankaŭ por Václav Neckář kaj aliaj konataj ĉeĥaj kantistoj.

Li komponis muzikon por filmoj „Tri nuksoj por Cinddrulino“ kaj „Morgaŭ mi ellitiĝos kaj brogvundiĝos per teo“, por televidaj serialoj „Vizitantoj“, „Cirko Humberto“, „Fluganta Čestmír“, „Nokto en Karlštejn“, enkondukan kanton de serialo „Abelino Maja“, teatrajn muzikalojn Drakulo kaj La Grafo de Monte Kristo. El liaj multaj kantoj estas plej konata Lady Karneval.