The Romaunt of the Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Romaunt of the Rose
poemoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean de Meun, Guillaume de Lorris
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Ĝenro alegorioromano
vdr
Paĝo el kopio (ĉ. 1440).

The Romaunt of the Rose (nome la Romaunt) estas parta traduko en meza angla de la franca alegoria poemo, nome Roman de la Rose (la Roman). Origine konsiderita verko de Chaucer, la Romaunt inspiris polemikon inter fakuloj de la 19a jarcento kiam oni trovis partojn de la teksto kiel diferencaj laŭ stilo el la aliaj verkoj de Chaucer. Oni trovis ankaŭ, ke la teksto enhavas tri diferencajn fragmentojn de traduko.[1] Kune, la fragmentoj — A, B, kaj C - havigas tradukon de proksimume unu triono de Le Roman.

Estas malmulta dubo, ke Chaucer ja tradukis Le Roman de la Rose sub la titolo The Romaunt of the Rose: en The Legend of Good Women (La legendo de la bonaj virinoj), la rakontanto, Chaucer, deklaras tion. La demando estas ĉu la survivinta teksto estas la sama kiun Chaucer verkis. La aŭtoreca demando estis temo de esplorado kaj polemiko. Tiel la diskuto pri la Romaunt aliris al lingvistiko pli ol al literatura analizo.[2]

Fakuloj nuntempe ĝenerale interkonsentas, ke nur la fragmento A estas atribuebla al Chaucer, kvankam la fragmento C ege similas al la stilo de Chaucer en lingvo kaj formo. La fragmento C diferencas ĉefe laŭ la vojo kiel la rimoj estas konstruitaj.[3] Kaj kie fragmentoj A kaj C aliras al la Londona dialekto de la 1370-aj jaroj, la fragmento B enhavas formojn karakterajn de norda dialekto.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sutherland, Ronald (1967). The Romaunt of the Rose and Le Roman De La Rose. Oakland: University of California Press. pp. Introduction.
  2. Eckhardt, Caroline (1984). The Art of Translation in The Romaunt of the Rose. Studies in the Age of Chaucer. 6. Notre Dame, Indiana: University of Notre Dame Press. pp. 41–63. ISBN 978-0-933-78405-5.
  3. Li, Xingzhong (17a de Novembro, 2008). Studies in the History of the English Language--Metrical evidence: Did Chaucer translate The Romaunt of the Rose?. IV. Berlin: Mouton de Gruyter. pp. 155–179. ISBN 978-3110205879.
  4. Sutherland, Ronald (1967)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rosalyn Rossignol, Critical Companion to Chaucer: A Literary Reference to His Life and Work (Infobase Publishing, 2006)
  • Christopher Canon, The Making of Chaucer's English: A Study of Words (Cambridge University Press, 1998)