John Gower
John Gower | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
John Gower | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1330 en Kent | |
Morto | 1-an de oktobro 1408 (78-jaraĝa) en Londono | |
Tombo | Southwark Cathedral vd | |
Lingvoj | latina • angla • meza angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Konfeso de la Amanto ❦ Unanimes esse qui secula ❦ Voĉo de la Krianto ❦ Spegulo de la Homo ❦ Le traitié pour essampler les amantz marietz ❦ Cinkante balades ❦ Cronica tripertita ❦ Carmen super multiplici viciorum pestilencia ❦ Rex celi deus ❦ Quicquid homo scribat (In fine) ❦ Quia unusquisque ❦ Presul ouile regis ❦ In praise of peace vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John GOWER (/ˈɡaʊ.ər/; ĉ. 1330 – Oktobro 1408) estis angla poeto, samtempulo de William Langland kaj de la Perla Poeto, kaj persona amiko de Geoffrey Chaucer. Li estas memorata ĉefe pro tri ĉefaj verkoj, nome Mirour de l'Omme, Vox Clamantis, kaj Confessio Amantis, tri longaj poemoj verkitaj en franca, latina, kaj angla respektive, kiuj estas unuigitaj pere de komunaj moralo kaj politikaj temoj.[1]
La amikeco de Gower kun Chaucer estas bone dokumentita. Kiam Chaucer estis sendita kiel diplomato al Italio en 1378, Gower estis unu el la homoj al kiuj li rajtigis por siaj aferoj en Anglio.[2] Ambaŭ poetoj laŭdis unu la alian en siaj versoj.
La verso de Gower estas laŭvice religia, politika, historia, kaj morala — kvankam li estis foje difinita kiel "morala Gower" ĉefe ĉar Chaucer donis al li tian epiteton.[3] Lia ĉefa stilo estas alegorio, kvankam li evitas abstraktaĵojn favore al la ebena stilo de la rakontisto.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Gower, John". Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900.
- ↑ G.C. Macaulay (eld.). "Introduction, Life of Gower". The Complete Works of John Gower, Vol 4 The Latin Works (PDF). p. xv.
- ↑ Geoffrey Chauucer (1380). Troilus and Criseyde. linio 1856