John Hawkwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Hawkwood
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1320 (1320-01-01)
en Sible Hedingham
Morto 1-an de januaro 1394 (1394-01-01) (74-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Baziliko Santa Croce
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro Gilbert Hawkwood, of Hedington Sible
Edz(in)o Donnina Visconti
Infanoj Antiocha|Mary Hawkwood • Beatrice Hawkwood
Okupo
Okupo kondotierokavaliro
vdr

Sir John HAWKWOOD (ĉ. 1323–1394) estis angla militisto kaj condottiero. Ĉar lia nomo estis malfacile prononcebla fare de na-anglaparolantoj tiutempaj, estas multaj variantoj en la historia registraro. Kiel rezulto, li ofte referencis sin mem kiel "Haukevvod", kaj aliaj nomis lin "Giovanni Acuto" signife "Johano la Ruzulo" aŭ "John Sharp" reference al sia "inteligento aŭ ruzeco".[1] Lia memoro montris lin kiel viro iom neklara en mito kaj en Anglio kaj en Italio.

Hawkwood ekkarieris en la Centjara milito en Francio sub Eduardo la 3-a kiel arkopafisto.[2] Oni asertis, ke li partoprenis kaj en la Batalo de Crécy en 1346 kaj en la Batalo de Poitiers en 1356.[3] Post Poitiers, li aliĝis al la Blanka Kompanio, nome fifama bando de pagosoldatoj, kun kiuj li trapasis en Italion en 1361; li iĝis ties kapitano en 1363. Kvankam Hawkwood estis kavalerigita, ne estas klara pruvaro fare de kiu kaj kie. Kelkaj fontoj postulas, ke li estis kavalerigita fare de la Nigra Princo post la Batalo de Poitiers, sed ne estas historia registro de tio. En Italio, ĉiuj ĉefaj condottieri estis klasitaj kiel kavaliroj, kio signifas ke la distingo inter ili estas ambigua. Post alveni en Italion, li luktis por nombraj partioj kiel por la Papo, Milano kaj Florenco dum la cetero de sia vivo, kaj li finigis sian karieron en Florenco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Caferro, William (2006). John Hawkwood: An English Mercenary in Fourteenth-Century Italy. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801883231. paĝoj 9–10.
  2. Caferro, William (2006). John Hawkwood: An English Mercenary in Fourteenth-Century Italy. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801883231. paĝo 38.
  3. Caferro, William (2006). John Hawkwood: An English Mercenary in Fourteenth-Century Italy. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801883231. paĝo 41.