Juĝo de Pariso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sandro Botticelli: Juĝo de Pariso, 1485–1488, tempero sur kanvaso

La Juĝo de Pariso estas fama epizodo en la greka mitologio. La juna Pariso devas decidi, kiu estas la plej bela el al diinoj: Afrodita, AtenaHera.

Ĉe Homero la temo estas nur menciita; en la greka komedio kaj la satiro, tio estis ofte traktata.

Greka mitologio[redakti | redakti fonton]

La juĝo de Pariso sur atika-nigrafigura hidrio de pentristo Antimenes, ĉ. 510 a. K., Staatliche Antikensammlungen (Ŝtata Antikvaĵ-kolektejo) Munkeno

Ĉiuj dioj estas invititaj al la geedziĝo de Peleo kaj Tetiso), krom Eriso, la "diino de kverelo". Tiel insultita, ŝi ĵetas elde la pordo oran pomon kun la surskribo (καλλίστῃ en la greka, kiel "La Plej Bela", "Por la Plej Bela") inter la festantajn diojn de la greka Olimpo. Pro tio estiĝas kverelo inter Afrodita, Atenea kaj Hera, kiu meritas ĉi tiun pomon (tial ankaŭ kverel-pomo/Eris-pomo).

Zeŭso kiel la plej granda olimpa dio retiriĝas de la amafero kaj metas la verdikton en la manojn de mortemulo: Li determinas juĝisto la senkulpan belan junulon Pariso, kiu estas mem forpelita filo de troja reĝo Priamo kaj Hekuba. La sendito de la dioj estas Hermeso, kiu estas komisiita alporti la diinojn al la reĝa filo, kiu vivas nekonate kiel paŝtisto ekde sia forpelo. Por akiri apogon de la princo, ĉiuj diinoj provas lin subaĉeti kaj oferti al li premion. Hera promesas al li regadon super la mondo, Atenea promesas saĝon, Afrodita tamen ofertas amon de la plej bela virino en la mondo. Kun ĉi tiu promeso, Afrodita povas decidi la juĝon por si.

La plej bela mortemulino, Helena de Trojo, estis jam geedziĝinta kun Menelao, plej granda reĝo de Sparto. Por plenumi la diinan promeson, necesis Forrabo de Helena, kio estis kaŭzo de la Troja milito.

La Juĝo de Pariso en la arto[redakti | redakti fonton]

La juĝo de Pariso sur etruska murtabuloj el la 6. jc. a.K. De maldekstro al dekstro: Elcsantre (Paris Aleksandros); Turms (Hermeso); Menrva (Athena); Uni (Hera); Turan (Afrodita).

La juĝo de Pariso estis jam ofta temo ĉe greka vazpentrado. Eĉ ĉe la etruskoj oni trovas tiun temon sur bronzaj speguloj kaj en la pentroarto. En la post-antikva epoko, kaj en historia medio kie nudeco estis netolerata, la temo restis populara por pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Fine, ĝi donis ŝancon bildigi tri nudajn virinojn en malsamaj pozicioj, dum la mitologia-morala fono de la sceno protektis la pentristojn pro akuzo je obsceneco. La pentristoj povis serĉi la streĉiĝon de la bildo en la diversaj etapoj de preparado.

La juĝo de Pariso, mozaiko en Kos-urbo
Peter Paul Rubens: La juĝo de Pariso, ĉ. 1636, Nacia Galerio (Londono)
Marcantonio Raimondi: La juĝo de Pariso, ĉ. 1515/16, kupra gravuraĵo laŭ perdita bildo de Rafaelo
Paul Cézanne: La juĝo de Pariso, 1862–1864. (Post la decido)
Enrique Simonet: La juĝo de Pariso, ĉ. 1904, Museo de Málaga

Konataj ekzemploj estas: