Martin Johann Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Johann Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1718 (1718-09-25)
en Grafenwörth
Morto 28-an de junio 1801 (1801-06-28) (82-jaraĝa)
en Krems
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Johannes Schmidt
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • gravuristo • grafikartisto
vdr
La senkapigo de Sankta Katarino (1791), skizo de altarpentraĵo por la Katedralo de Brno. Karakteriza verkaĵo de Schmidt el lia malfrua epoko, sur kiu la detaloj dispeliĝas en kvazaŭ-impresionisma stilo.

Martin Johann SCHMIDT, kromnomita Kremser SchmidtKremserschmidt (naskiĝis la 25-an de septembro 1718 en Grafenwörth, Malsupra Aŭstrio; mortis la 28-an de junio 1801 en Stein/Danubo, nuntempe apartenanta al Krems) estis unu el la plej internacie konataj aŭstraj pentristo de rokoka stilo, kun Franz Anton Maulbertsch.

Filo de la skulptisto Johannes Schmidt kaj lernanto de Gottlieb Starmayr, li pasigis grandan parton de sia vivo en Stein, kie li plejparte laboris por la multnombraj preĝejoj kaj monaĥejoj de la regiono. Tamen, la evoluo de lia stilo evidentigas eksterajn influojn, ĉefe post 1750, kiam li eble pasigis lernigan tempon en norda Italio aŭ almenaŭ li havis profundan kontakton kun la tiea tard-rokoka arto antaŭ tiu jaro. Liaj verkaĵoj estis ankaŭ klare influitaj fare de Rembrandt (videble ĉefe en liaj akvafortoj) kaj de la plej elstaraj freskopentristoj de la aŭstra baroko, kiaj Paul Troger kaj Daniel Gran.

La Virgulino (1755), ĉefaltaro de la paroka preĝejo de Waizenkirchen (Malsupra Aŭstrio).

Kvankam li ne ricevis formalan akademian instruadon, en 1768 li iĝis membro de la Imperia Akademio en Vieno pro siaj artaj meritoj, kiuj jam en tiu tempo estis agnoskitaj de la publiko, kaj en kaj ekster Aŭstrio.

Li ĉefe pentris religiemajn bildigojn por privata kultado kaj preĝejoj, inkluzive konsiderinda nombro de grandaj altarpentraĵoj. Lia vigla kaj bunta stilo igis lin ege populara dum lia tuta vivo ĉe publiko de ĉiuj sociniveloj. De 1780, mitologiaj temoj kaj scenoj pri la vivo de malriĉuloj iĝis oftaj, kaj nur estis anstatuitaj per religiaj motivoj ĉe la fino de la vivo de Schmidt.

Schmidt elstaris kiel desegnisto, kaj lasis multajn akvafortojn, evidente influitajn de Rembrandt. Kvankam sia plej frua verkado montras varman chiaroscuron, de proksimume 1770 li komencis uzi pli kaj pli fortajn kaj viglajn kolorojn. Paralele, kaj lia stilo kaj lia brostekniko iĝis multe pli liberaj, igante lin, kiel Franz Anton Maulbertsch, grava antaŭulo de impresionismo. En tiu aspekto, lia matura stilo estas tute kontraŭa al novklasikismo, la stilo kiu iom post iom dominadis eŭropan arton de post proksimume 1780.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Garzarolli-Thurnlackh. Das graphische Werk Martin Johann Schmidt's (Kremser Schmidt), 1718-1801; Zuriko, 1925.
  • germane Dworschak, Feuchtmüller, Garzarolli-Thurnlackh, Zykan. Der Maler Martin Johann Schmidt genannt " Der Kremser Schmidt " 1718-1801; Vieno, 1955.
  • germane Feuktmüler. Der Kremser Schmidt. 1718-1801, monografio kaj komentita katalogo; Vieno, 1989, ISBN 3-7022-1689-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]