Enrique Simonet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Simonet
Persona informo
Naskonomo Enrique Simonet Lombardo
Naskiĝo 2-an de februaro 1866 (1866-02-02)
en Valencio
Morto 20-an de aprilo 1927 (1927-04-20) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reial Acadèmia de Belles Arts de Sant Carles de València • Real Academia de España en Roma
Familio
Edz(in)o Asunción Castro Crespo
Infano Enrique Simonet Castro
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj El Juicio de Paris
vdr

Enrique Simonet Lombardo (Valencio, 2-an de februaro 1866 - Madrido, 20-an de aprilo 1927) estis hispana pentristo. Li ĉefe verkis en la akademia stilo.

Enrique Simonet, memportreto, 1910

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Simonet studis je Reĝa Akademio por Belartoj San Carlos en Valencio kaj poste eklernis ĉe la artpentristo Bernardo Ferrándiz Bádenes en Málaga, tiam grava centro en la hispana pentroarto. En 1887 li povis studi, kun stipendio en Romo, kie li per La senkapigo de Paŭlo pentris sian gravan verkon. En 1890 li pentris tie ankaŭ La anatomio de la koro, per kio li gajnis diversajn premiojn kaj internacian rekonon.

Simonet vaste vojaĝis ĉirkaŭ 1890 tra Italio, restadis diversfoje en Parizo kaj vizitis, post vojaĝo trans la Mediteraneo, en 1890 ankaŭ la Sankta Lando, kie li pentris sian Flevit super illam. En 1893-1894 li laboris kiel militkorespondisto kaj ilustristo en Maroko, por "La Ilustración Española y Americana". Dum la 1890-aj jaroj li akiris diversajn internaciajn distingojn kaj ankaŭ dum la Mondekspozicio de 1900 en Parizo li gajnis medalon.

En 1901 Simonet fariĝis docento je la Katalunia Akademio por Belartoj en Barcelono, post kio li plue verkadis en Hispanio. En 1921 li ankaŭ komencis privatan lernejon. Li ĉefe pentris en akademia-realisma stilo, ofte alegoriojn, sed ankaŭ portretojn kaj pejzaĝojn. Plipostaj verkoj de li ankaŭ montras influojn el la simbolismo kaj la impresionismo.

Simonet estis membro de la Reĝa Akademio por Belartoj de Sankta Fernando. Li mortis en 1927, 61 jaraĝa. Lia verkaro estas interalie videbla en la Prado-Muzeo en Madrido kaj en la Muzeo de Malaga.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]