Julian Jaynes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Jaynes
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1920 (1920-02-27)
en Neŭtono
Morto 21-an de novembro 1997 (1997-11-21) (77-jaraĝa)
en Ĉarlotaŭno
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato YaleUniversitato HarvardUniversitato McGill
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto
Verkoj dukamerismo
La Origino de Konscio en la Kolapso de la Dukamera Menso
vdr

Julian JAYNES (27a de februaro, 1920 – 21a de novembro, 1997) estis usona esploristo en psikologio en la Universitato Yale kaj en la Universitato Princeton dum preskaŭ 25 jaroj kaj plej bone konata pro sia libro de 1976 nome The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind.[1] Lia kariero estis dediĉita al la problemo de konscio, “…la diferenco inter tio kion aliuloj vidas pri ni kaj nia sento de niaj propraj internoj kaj la profundaj sentoj kiuj subtenas ĝin. … Homoj estis konsciaj pri la problemo de la konscio preskaŭ ekde kaim konscio ekis.”[1]:2 La proponoj de Jaynes estas alproksimigoj al multaj fakoj, inter kiuj neŭroscienco, lingvistiko, psikologio, arkeologio, historio, religio kaj analizo de antikvaj tekstoj.

Ekzemple pri la "Iliado"[redakti | redakti fonton]

Julian Jaynes (1976)[2] uzas la Iliadon kiel ĉefa pruvaro por sia teorio de la "Duĉambra Menso", kio asertas, ke ĝis ĉirkaŭ la tempo priskribita en la Iliado, homoj havis tre diferencan pensmanieron disde la nuntempaj homoj. Li diras, ke homoj en tiu epoko ne havis tion kion oni nomas nuntempe "konscio". Li sugestas, ke homoj aŭdis kaj obeis ordonojn el tio kion ili identigis kiel dioj, ĝis la ŝanĝo en la homa pensmaniero kiu enkondukis la motivigan forton en la konscia memo. Li indikas, ke preskaŭ ĉiu ago en la Iliado estas direktigita, okazigita aŭ influita de dio, kaj ke la plej fruaj tradukoj montras rimarkindan mankon de vortoj sugestantaj pensojn, planadon aŭ enrigardon. Tiuj kiuj ja aperas, li argumentas, estas misinterpretoj faritaj de tradukistoj trudantaj modernan pensmanieron en la rolulojn.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jaynes, Julian. [1976] (2000) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. Houghton Mifflin. ISBN 0-618-05707-2. Arkivigite je 2019-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-07. Alirita 2020-10-04.
  2. 2,0 2,1 Jaynes, Julian. (1976) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. p. 221