Ojleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ojleo (helene ᾨλεύς, latine Oileus) estis en la helena mitologio reĝo en Lokrido. La reĝo Ojleo estas nomata inter kvindek bravaj Argonaŭtoj, viroj, kiuj ĉeestis navigadon de la ŝipo Argo, kiu sub komando de Jazono navigis el Jolko ĝis malproksima Kolĉido por Ora ŝaffelo. Oni sciigas, ke li suferis pro vundo kaŭzita per metala plumo de stimfala birdo, kontraŭ kiuj Argonaŭtoj batalis laŭ nekutima maniero: komencis fortan brukrion kaj susuris per armiloj tiel, ke la birdojn timigis kaj devigis ilin lasi la insulon Aretiadon kaj prisetli en malproksimaj montaroj. Vundon, kiun de ili Ojleo suferis, sanigis kuracisto de la ekspedicio Asklepio tiel, ke la reĝo feliĉe revenis en sian naskiĝregionon Lokridon.

En tempo de Troja milito li jam havis tre progresintan aĝon, pro tio li ne povis persone ĉeesti ĝin. Kontraŭe liaj du filoj bonfamiĝis en ĝi: Ajakso, nomata „malgranda Ajakso“ estis unu el la plej bonaj piklancistoj. Famon li gajnis apud sia samnomulo Ajakso, nomata „granda Ajakso“. Malgranda Ajakso ne estis ia fortulo, sed superis per rapideco kaj korpelasteco.

La dua filo de Ojleo estis Medono, lia patrino estis nimfo Reno. Tiu estris trupojn de heroo Filokteto, kiu estis kun nesanigebla vundo fare de helenoj lasita sur insulo Lemnos.


Ankoraŭ alia Ojleo rolis en la Troja milito. Tiu estis kondukisto de militveturilo. Li ne revenis el la milito, estis mortigita de mikena reĝo Agamemno.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oileus en la ĉeĥa Vikipedio.