Saltu al enhavo

Trojo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trojo
filmo
Originala titolo Troy
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 2004
Daŭro 163 minutojn
Ĝenro Militfilmo
Kameraado Roger Pratt
Buĝeto 175 milionoj da usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) Wolfgang Petersen
Produktisto(j) Christopher Nolan, Charles Roven, Emma Thomas
Scenaro Christopher Nolan, Jonathon Nolan
Filmita en Meksiko  Malto  Maroko  Alĝerio
Loko de rakonto Antikva Grekio
Muziko de James Horner
Rolantoj Brad Pitt  Eric Bana  Orlando Bloom  Diane Kruger  Peter O’Toole  Rose Byrne  Sean Bean  Brian Cox  Julie Christie  Saffron Burrows  Brendan Gleeson  Tyler Mane  Garrett Hedlund  John Shrapnel  Vincent Regan  Julian Glover  James Cosmo  Owain Yeoman  Nathan Jones  Jacob Smith  Nigel Terry  Trevor Eve  Mark Lewis Jones
Produktinta firmao Wolfgang Petersen
Diana Rathbun
Colin Wilson
Distribuo Warner Bros. Pictures
IMDb
vdr

Trojo (angle: Troy) estas usona filmo de la firmao Warner Bros. Pictures el 2004 pri la Troja Milito, bazita je la Iliado kaj la Odiseado de Homero. La Troja Milito okazis je proksimume 1200 a.K. ĉe la okcidenta bordo de la nuna Turkio. Trojo estis reĝisorita de Wolfgang Petersen. La filmo kandidatiĝis por la Oskar-premio pro la plej bonaj kostumoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la jaro 1193 a.K. Agamemnono, reĝo de Mikeno, superregis la plimulton de la greka mondo. Tiam la troja princo Pariso dum pacmisio forlogis Helenan, la plej bela virino en la mondo, de ŝia edzo, reĝo Menelao de Sparto. Menelao, kompromitita en sia honoro, konvinkis sian fraton Agamemnono partopreni en atako kontraŭ Trojo. Agamemnono vidas sian ŝancon por plue pligrandigi sian potencon. Apogita de miloj da grekaj reĝoj kaj soldatoj, inkludante Ajakso, Odiseo kaj Aĥilo kun liaj Mirmidonoj, Agamemnono kaj Menelao foriris al Trojo. La batalo inter la grekoj kaj trojanoj daŭris longan tempon, kun multaj mortintoj je ambaŭ flankoj. Nur per la konstruo de la troja ĉevalo oni faris finon al la sanga milito.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Diane Kruger ludis la rolon de Helena
La troja ĉevalo el la filmo