Diane Kruger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Diane Kruger
Diane Kruger Cannes 2012 (bright).jpg
Personaj informoj
Naskonomo Diane Heidkrüger
Naskiĝo 15-an de julio 1976 (1976-07-15) (42-jara)
en Algermissen
Ŝtataneco Germanio, Usono
Alma mater Cours Florent
Profesio aktoro, manekeno, filmaktoro
Lingvoj germana lingvo
Familianoj
Edz(in)o Guillaume Canet
Kunloĝanto Joshua Jackson, Guillaume Canet, Norman Reedus
v  d  r
Information icon.svg

Diane KRUGER, origine: Diane HEIDKRÜGER (naskiĝis la 15-an de julio, 1976) estas germana aktorino.

Naskiĝinte en Algermissen apud Hildesheim, ŝi kiel infano revis iĝi dancistino. Ŝi ricevis baletinstruon en la Londona Royal Academy of Arts, sed post vundiĝo ŝi kiel junulino forlasis la baletan karieron kaj iĝis fotomodelo en Parizo.

Ŝi ekinteresiĝis pri la aktorado kaj ricevis malgrandajn filmrolojn. Por faciligi internacian karieron, ŝi ŝanĝis sian familian nomon Heidkrüger al Kruger. Ŝia plej granda sukceso estis la rolo de Helena en la usona produktaĵo Troy (Trojo) el la jaro 2004.

Ekde 2001 ŝi estas la edzino de la franca aktoro Guillaume Canet.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: The Piano Player, televida produktaĵo
  • 2002: Mon idole
  • 2003: Ni pour, ni contre
  • 2003: Michel Vaillant
  • 2004: Troy
  • 2004: Wicker Park
  • 2004: Narco
  • 2004: National Treasure
  • 2005: Joyeux Noël
  • 2006: Goodbye Bafana
  • 2007: L'âge des ténèbres
  • 2007: The Hunting Party
  • 2007: National Treasure: Book of Secrets
  • 2008: Pour elle
  • 2009: Inglourious Basterds
  • 2009: L'affaire Farewell
  • 2009: Mr. Nobody
  • 2010: Pieds nus sur les limaces
  • 2010: Run for Her Life (Inhale)
  • 2011: Unknown Identity

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Diane Kruger ĉe IMDB