Joyeux Noël

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝojan Kristnaskon
filmo
Originala titolo Joyeux Noël
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca lingvo, germana lingvo, angla lingvo
Kina aperdato 9-a de novembro 2005
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro dramo
Kameraado Walther van den Ende
Reĝisoro(j) Christian Carion
Produktisto(j) Christophe Rossignon
Scenaro Christian Carion
Filmita en Francio
Loko de rakonto SkotlandoFrancioOkcidenta Fronto de la Unua Mondmilito
Muziko de Philippe Rombi
Rolantoj Daniel Brühl • Guillaume Canet • Benno Fürmann • Diane Kruger • Dany Boon • Gary Lewis • Michel Serrault • Alex Ferns • Bernard Le Coq • Christopher Fulford • Ian Richardson • Lucas Belvaux • Natalie Dessay • Rolando Villazón • Suzanne Flon • Mathias Herrmann • Steven Robertson • Joachim Bißmeier • Christian Carion • Michael A. Grimm • Thomas Schmauser • Michael Pascher • Gilbert von Sohlern • Frank Witter • Alexander Wüst • Christophe Rossignon • Jan Hutter
Produktinta firmao Nord-Ouest Productions
Distribuo Union Générale Cinématographique
IMDb
vdr

Joyeux Noël (france: [ʒwajø nɔɛl] Ĝojan Kristnaskon) estas franca filmo de Christian Carion [Kristja~ KARIO~] de la jaro 2005. Dum la Festivalo de Cannes, en 2005, ĝi troviĝis en la oficiala elekto, inter la filmoj eksterkonkursaj. Aperas en la filmo gesteluloj Benno Fürmann, Daniel Brühl kaj Diane Kruger.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Kiam ekŝprucas la Unua mondmilito, meze de somero 1914, ĝi surprizas kaj kirlade forprenas milionojn da homoj. Nikolaus Sprinks, kiu estas mirindega tenorulo de la operejo Berlina, tuj devos ĉesigi sian karieron kaj rezigni pri sia amatino: Anna Sörensen, la sopranulino kiu estas lia kantpartnerino.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La anglikana pastro Palmer propravole rekrutiĝas por sekvi sian junan helpanton en la preĝejo, Jonathan [Ĵonatan']. Ili forlasas sian karan Skotlandon, la unua kiel brankardisto, la dua kiel soldato... Leŭtenanto Audebert devis lasi sian gravedan edzinon enlitigitan por fore batali kontraŭ la malamikaro. Ekde tiam, la armeo de Nazia Germanio okupas la urbeton en norda Francio, kie la juna edzino probable jam naskis, krom se la plej malbona jam okazis ... Nenion scii pri sia familio estas suferado, kiu subfosas kaj traboras ĉiujn noktojn de la leŭtenanto.

Kaj poste falas la neĝo kaj alproksimiĝas Kristnasko kun sia aro de donacoj el familioj kaj staboj. Tamen, la surprizo ne ekestos el la abundaj poŝtpakaĵoj, kiuj diskovras la tranĉeojn francajn, germanajn kaj skotajn. Ĉar okazas nepenseblaĵo! Por momenteto, la fusiloj estos demetitaj por ebligi iron, ĉe kandela lumo, al renkonto de la frontflankuloj, por ilin manpremi, interŝanĝi kun ili cigaredojn kaj ĉokoladon. Ankaŭ por deziri al ili "Ĝojan Kristnaskon!"

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]