Pordoj Skeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Pordoj Skeoj (latine Portae Scaeae, helene Σκαιαί πύλαι [Skee pule], «Okcidentaj pordoj») estis fabelaj pordoj de la muro kiu ĉirkaŭis la antikvan urbon Trojo. Probable tra ili, la mita ligna ĉevalo eniris la urbon.

Estas la sola pordo vere menciita de Homero en Iliado[1]. Ili kondukis al la greka batalkampo. Ili estis pordoj fermeblaj per bariloj[2]. La aŭtoro parolas pri ili ofte, kaj greka aŭ troja armeoj alproksimiĝis aŭ foriĝis ilin plurfoje. Tiuj pordoj, elirinte sur la ebenaĵoj de bataloj, estis la finofara bariero en la troja malantaŭeniro kaj ne transirebla parto de la muro por grekaj batalistoj kie ili ricevis la trojajn sagojn, laŭ Iliado.
Proksime de la pordoj, troviĝis fago[3] kio ŝajnis io grava por trojanoj. La dubinda verkisto Dareso el Frigio[4], sur la pordoj mem, bildigis ĉevalan kapon.

Krom la probabla transiro de la troja ĉevalo[5] danke al kiu, grekoj sukcesis eniri la urbon kaj gajnis la militon, Homero faris la pordojn kiel speciala loko kie oni disvolvadas gravajn eventojn dum la milito :

  • Tie, kun la maljuna reĝo Priamo, estis saĝuloj kiel Antenoro kaj aliaj respektindaj maljunaj trojaj princoj[6]. Ili, bonaj paroladistoj, paroladis ĉar ili sole rigardis la militon pro ilia maljuneco.
  • Priamo invitis Helene kunigi ilin, li subtenis ŝin kaj li diris ke ŝi ne estis la kaŭzo de la milito sed prefere li estis. Tiam, ŝi prezentis grekajn ĉefajn rolulojn[7].
  • Ankaŭ ĉirkaŭ la pordoj, okazis unu el la plej emociaj scenoj en la homera Iliado kiam la troja generalego kaj princo Hektoro adiaŭigas sian plorantan edzinon Andromaka kun sia filo Astianakso ankoraŭ infaneto :

Lasta vizito de Hektoro al sia familio antaŭ sia duelo kun Aĥilo ; Astianakso, sur la genuoj de sia patrino Andromaka, provas kapti la kaskon de sia patro. Ruĝkolorfigura Kratero, ĉ. 370-360 a.K., konservata en la la nacia muzeo de la palaco Jatta en Ruvo di Puglia (Provinco de Bari) en Italio.
Hektoro, jam ekster siaj loĝejoj, reiris tra belegaj konstruitaj kaj multhomaj stratoj, kaj, trairante la grandan Urbon, li alvenis al pordoj Skeoj tra kiuj li devos eliri al la ebenaĵo. Kaj lia edzino [...] alkuris antaŭ lin [...] Kaj li ridetis rigardante sian filon silente ; sed Andromaka, kunteniĝante plorante, prenis lian manon kaj parolis lin tiel :

-Malfeliĉulo, via kuraĝo perdigos vin ; kaj vi ne kompatiĝas nek al via fila infano, nek al mi, mizera, kiu estos baldaŭ vidva, ĉar Grekoj mortigos vin, ĉiuj impetante kontraŭ vin. Plibonigos por mi, post perdiĝi vin, ke mi sufere sepultiĝos, ĉar nenio konsilos min kiam vi plenumos vian destinon, kaj nur ceterigos miajn dolorojn. Mi ne plu havas nek mian patron nek mian respektindan patrinon [...] Mi havis sep fratojn en niaj hejmoj ; kaj ĉiuj malsupreniris unutage ĉe Hadeso, ĉar la dia Aĥilo, je rapidaj piedoj, mortigis ĉiujn [...] Kaj li kunportas kun la aliaj kadavroj, mian patrinon kiu reĝis Sub la Plakos[8] plantita kun arboj, kaj li forliberigis ŝin baldaŭ kontraŭ grava elaĉeta mono [...] Hektoro ! Vi estas por mi patro, respektinda patrino, frato kaj plenjuneca edzo ! Kompatiĝu ! Restu sur tiu turo ; ne orfigu vian filon kaj ne vidvigu vian edzinon.

Kaj la granda Hektoro je movanta kasko respondis ŝin :

—Certe, virino, tiuj maltrankvilaĵoj eniĝas ankaŭ al mi, sed mi timegus kruele trojanojn kaj trojaninojn kun longaj trenantaj peplosoj[9], se, kiel kovardulo, mi fluus la batalojn [...] Sed nek la estonteca malbono de la Trojanoj nek tio de Hekubo mem, de la reĝo Priam kaj de miaj fratoj kuragaj kiuj mortiĝos multe pro la batalistoj aliaflankaj, nenio afliktas min ol tio de vi, kiam unu grekulo kirasiĝa bronze forkaptos vian liberon kaj foriĝos vin plorante ! [...] Kaj, verŝajne, iu diros, vin vidante disverŝi viajn larmojn :

—Tiu ĉi estis la edzino el Hektoro kiu estis la plej brava el trojanoj, ĉevalaj dresistoj, kiam li batalis cirkaŭ Trojo.
—Iu diros tion, kaj vi ŝirante endolorigeĝas, pensante al tiu edzo perdita, kaj kiu, sole, povus fini vian jugon. Sed peza tero kovru min mortinta, antaŭ mi aŭdas viajn kriojn kaj mi vidis vin elŝirinte el ĉi tie.

[...]

Hektoro antaŭigis siajn manojn al sia filo, sed la infano malantaŭiĝis [...] Kaj la kara patro ridetis kaj ankaŭ la respektinda patrino. Kaj la egega Hektoro formetis sian kaskon kaj deponis ĝin brileganta sur la tero. Kaj li kisis sian karan filon, [...] lulante lin en siajn brakojn [...]. Li metis la infanon inter la brakojn de sia kara edzino, kiu ricevis lin sur sia parfumita mamo, plorante kaj ridetante ; kaj la batalisto, vidante tion, manokaresis ŝin [ ...] Kaj la kara edzino revenis al siaj hejmoj, rigardante malantaŭe kaj larmis.

—Kanto 6, [390-495], Iliado, Homero[10]



Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Longtempe, oni pensis ke la historiaj pordoj estis trovintaj en unu el malfermaj atingoj en la ruino kiu, hodiaŭ, oni nomigas la citadelo. Sed la germana arkeologisto Manfred Korfmann efektivigis ke neniam estis tiaj pordoj, ĉar tiujn ne estis konceptitaj por fermiĝi, kontraŭe al la priskribo el Iliado. Ekde 2003, danke al la fino de la granda subgrunda analizo kaj kelkaj prifosadoj kiujn li ĉefis, la urbo estas vidita multe pli vasta ol antaŭe kaj nuntempe, prefere, oni pensas la pordojn Skeojn en tiu nova granda area ankoraŭ tute neeksplorita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Iliado, Homero parolas plurfoje pri «Pordoj Skeoj», kay malplifoje pri «Dardaniaj Pordoj» (kanto V ekz.) iamaniere oni legas tiun kiel tio signifas ankaŭ la Pordoj Skeoj. Tio ne estas same en la plidubinda latina historia versio pri troja milito de iu nomiĝis Dareso el Frigio (Latina titulo de la verko : De excidio Trojæ historia) : en tiu ĉi, Trojo havis ses pordoj nomiĝas ĉiun Antenoro (latine Antenoria), Dardania (lat. Dardania) , Ilia (Ilia), Skea (Scaea), Timbrea (Thymbraea) kaj Troja (Trojana) (ĉapitro IV france, latine)
  2. Kanto 21, «Tiel li parolis kaj ili malfermis la pordojn detirante la barilojn» ((fr) "Il parla ainsi, et ils ouvrirent les portes en retirant les barrières"), Iliado, Homero [1]france
  3. Kanto 6, «Tuj post kiam Hektoro atingis pordojn Skeojn kaj la Fagon, ĉiuj virinoj kaj ĉiuj knabinoj el trojanaro kuris ĉirkaŭ lin» ((fr) "Dès que Hektôr fut arrivé aŭ portes Skaies et au 'Hêtre', toutes les femmes et toutes les filles des Troiens couraient autour de lui"), Iliado, Homero [2]france
  4. Dareso el Frigio (latine Daretis Phryghii), Historio de la troja milito, ĉ. 40, Latine, France
  5. La Iliado haltigas antaŭ la epizodo pri la troja ĉevalo kio estas rakontita en aliaj verkoj pri troja milito.
  6. Kanto 3, «Priamo, [..] Antenoro, sidis, maljunuloj respektindaj, supre pordojn Skeojn» ((fr) "Priamos, [...] Anténor, [...] siégeaient, vieillards vénérables, au-dessus des portes Skaies"), Iliado, Homero [3]france
  7. Kanto 3, «Venu, kara infano, proksimiĝu, sidu ĉe mi por revidi vian unuan edzon, kaj vian parencon, kaj viajn amikojn. Vi ne estas la kialo de niaj malfeliĉoj [...] Diru min la nomon de tiu batalisto [...] .» ((fr) "Viens, chère enfant, approche, assieds-toi auprès de moi, afin de revoir ton premier mari, et tes parents, et tes amis. Tu n'es point la cause de nos malheurs [...] Dis-moi le nom de ce guerrier [...]" ), Iliado, Homero [4]france
  8. Tebo sub la Plako, urbo sude Trojo.
  9. Longa antikva tuniko (greke πέπλος).
  10. Tradukita tra la franca traduko de Leconte de Lisle (1818-1894) [5] ; greke/angle [6] [7]