Krizeis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krizeis
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso ina
Loĝloko Trojo
Patro Krizeso
Kunulo Agamemno
Infanoj Chryses
vdr

Krizeis (greke: Χρύσηίς, Ĥrisēís) estis la filino de Krizeso, sacerdoto de Apolo. Ŝi estis kidnapita de Agamemno kiel militopredo. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro, postkiam tiu klopodis elaĉeti ŝin. Post tio Apolo venigis terurajn malsanojn al la greka tendaro.

Odiseo redonis Krizeis-on al ŝia patro. (pentraĵo de Claude Lorrain el 1644).

Post inspiraĵo de la profeto Kalĥaso, Agamemno finfine sendis Odiseon por redoni Krizeis-on. Li tamen postulis interŝanĝe pro tio Brizeis-on, konkubino de Aĥilo. Aĥilo kontraŭvole obeis kaj la disputo kiu ekestis pro tio estas la temo de la 24 libroj de la Iliado.

Pliposta greka legendo, konservita danke al la Fabulae de Higino , rakontas ke ŝi naskus filon de Agamemno.