Bibliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bibliso Byblis
Byblis liniflora
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Dukotiledonoj Dukotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Laminaloj Lamiales
Familio: Biblidacoj Byblidaceae
Genro: Bibliso Byblis
Specio: sep specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Byblis gigantea floro
Byblis liniflora, malfermita semkapsulo
disvastigo de la genro
Byblis lamellata
juna Byblis lamellata

Bibliso (Byblis) estas la sola genro en la familio de la Biblisacoj (Byblidaceae); ĝi apartenas al la Laminaloj (Lamiales). La unua specio de la genro, Byblis liniflora, estis priskribita en la jaro 1808 fare de la angla botanikisto Richard Anthony Salisbury, hodiaŭ sep specioj estas konataj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj kreskas vertikale, ili estas apenaŭ ligitaj kaj disbranĉiĝas malmulte.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folio de ĉiu specio estas oblonge rondaj kaj estas kovrataj de fajnaj glandoharoj kiuj eligas gluan sekreciaĵon. Malgrandaj insektoj estas allogitaj; se ili tuŝas la gluaĵon, ili estas kaptitaj kaj mortas pro elĉerpiĝo. Kontraste al la drosero-specioj la biblisoj ne povas movi siajn tentaklojn kaj foliojn. Temas pri „pasivaj glukaptiloj“.

Ankaŭ la surfaco de folioj inter la glandaj haroj elligas sekreciaĵon, eĉ kvin- ĝis dek-oble pli.

Floroj[redakti | redakti fonton]

La floro de la biblisoj staras unuope apekse. Ili estas kvinnombraj, purpuraj ĝis violaj, ĉe Byblis gigantea kaj Byblis filifolia malofte blankaj. Byblis gigantea kaj Byblis lamellata liberigas siajn polenojn nur dum sonfrekvenco de alfluganta poleniganto (vibracipolenigado). Krom Byblis liniflora ĉiuj bibliso-specioj estas fremdpolenigatoj.

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La semkapsuloj estas ovoformaj kaj dufakaj, post la sekigado la semoj falas teren (baroĥorio). La semoj estas nigraj kaj havas rondan formon. La ĝermado de multaj specioj okazas post arbaraj incendioj post la sektempo. La fumo havas la decidan rolon (pirofilio).

La kromosom-nombro estas 2n = 16.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj biblisoj hejmiĝas en Aŭstralio. Byblis gigantea kaj Byblis lamellata hejmiĝas nur en la regiono de Perth en suda Aŭstralio, la specioj de la Byblis liniflora-komplekso nur en Nordaŭstralio ĝis en la sudo de Indonezio kaj Papua-Novgvineo. Ili kreskas en sfagnomarĉoj kaj en aluvia grundo. Ili preferas sablajn grundojn kaj sunajn kaj iom ombrajn grundojn, malsekajn kreskejojn kun temperaturo inter 5 kaj 40 °C.

Statuso de la endanĝeriĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de biblisoj staras en Aŭstralio sub ĝenerala protekto. La okcidentaŭstraliaj specioj Byblis gigantea kaj Byblis lamellata estas endanĝerigitaj pro la pligrandigado de setlejoj kaj pro la sekigado de la kultivataj arealoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Molekulaj-genetikaj esploroj montras, ke la genro apartenas al la ordo de la Laminaloj (Lamiales). La plej parenca grupo ene de tiu ordo, ne certas. Povas esti Martyniaceae, LentibulariaceaeGesneriaceae.

Tradicie la genro estis dividita en nur du specioj, nome Byblis gigantea kaj Byblis liniflora. La aŭstralia botanikistoj Allen Lowrie kaj John Godfrey Conran priskribis en la 1980-aj jaroj pliajn genrojn. Hodiaŭ oni konas sep speciojn, kiuj povas esti dividitaj en du kompleksoj, la Byblis liniflora-komplekso kaj la Byblis gigantea-komplekso.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Byblis liniflora-komplekso[redakti | redakti fonton]

La kvin specioj de tiu ĉi komplekso, Byblis liniflora, Byblis rorida, Byblis filifolia, Byblis aquatica kaj Byblis guehoi estas unujaraj herbaj plantoj, kiuj kreskas de 15 ĝis 60 (100) cm kaj larĝas inter 4 kaj 15 cm. La plantoj rapide kreskas. Nur en kelkaj monatoj ili kreskas de la ĝermo al floranta planto. La plantoj supervivas kiel semoj.

Byblis gigantea-komplekso[redakti | redakti fonton]

La Byblis gigantea-komplekso havas du speciojn: Byblis lamellata kaj Byblis gigantea. Estas du multjaraj duonarbustoj kun alteco de 45 ĝis 70 cm. La plantoj supervivas la sekan sezonon kiel subtera rizomo. Iliaj folioj longas ĝis 20 cm.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo rilatas al ulo en la greka mitologio, pri kiu Ovido rakontis en siaj Metamorfozoj (9a. 454-664): nome Bibliso, nepino de Apolono,

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Allen Lowrie: Carnivorous Plants of Australia. Band 3. University of Western Australia Press, Nedlands 1998, ISBN 1-875560-59-9.
  • Allen Lowrie, John G. Conran: A taxonomic revision of the genus Byblis (Byblidaceae) in northern Australia. In: Nuytsia. Bd. 12, Nr. 1, 1998, S. 59–74.
  • John G. Conran: The embryology and relationships of the Byblidaceae. In: Australian Systematic Botany. Bd. 9, Nr. 2, 1996, ISSN 1030-1887, S. 243–254, COI:10.1071/SB9960243.
  • John G. Conran, Allen Lowrie, Jessica Moyle-Croft: A revision of Byblis (Byblidaceae) in south-western Australia. In: Nuytsia. Bd. 15, Nr. 1, 2002, S. 11–19.
  • John G. Conran, Roger Carolin: Byblidaceae. en: Klaus Kubitzki (Eld.): The families and genera of vascular plants. Band 7: Joachim W. Kadereit (Eld.): Flowering plants – Dicotyledons, Lamiales (except Acanthaceae including Avicenniaceae). Springer, Berlin u. a. 2004, ISBN 3-540-40593-3, S. 45–49.