Tentaklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georgia Aquarium - Cuttlefish Jan 2006.jpg
Drosera capensis bend.JPG

Tentaklopalpilo estas longa, svelta, movema, sensepta palpfadeno ĉe la kapo aŭ ĉirkaŭ la buŝo de diversaj senvertebruloj ekz. hidroidoj, anelidoj. Ĝi estas abunde ekipita per diversaj sensiloj. Ili servas ankaŭ por kapto de la predo.

La tentakluloj (Tentaculata) estas subbranĉo de celomuloj, al kiu apartenas briozoo kaj brakpieduloj (moluskoidoj).

La palpiloj de la insektoj nomiĝas antenoj (antenna).