Partenopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partenopeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Talaus
Patrino Atalanta
Edzo/Edzino Clymene
Infanoj Promachus • Tlesimenes
vdr

Partenopo (helene Παρθενοπαῖоς, latine Parthenopaeus) estis en la helena mitologio unu el sep militestroj en la milito Sep kontraŭ Tebo.

Oni prezentas, ke li estis ligano de argoanoj, devene li estis filo de kaledonia reĝo Meleagro kaj bela ĉasistino Atalanta.

Pri liaj agoj en la milito kontraŭ Tebo oni parolas nemulte. Li konkeradis unu el sep urbaj pordegoj, plene armita, ŝirmita per ŝildo kun bildigo de Sfinkso, kiu tenas en ungegoj mortan Tebanon.

Sed nenio savis lin, teba defendanto ĵetis sur lin el supro de murego grandan ŝtonon, kiu Partenopon mortigis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parthenopaios en la ĉeĥa Vikipedio.