Meliso el Samoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Meliso (Greke: Μέλισσος) naskiĝis en Samoso ĉirkaŭ la fino de 6a jarcento a.K aŭ en la unuaj jaroj de la 5a. Li estas konsiderata la sistemiganto de la elaja skolo kaj pensmaniero. Krome li servis kiel la maramea komandanto de la mararmeo de Samoso antaŭ la Peleponeza Milito, kiu venkis Periklon kaj la atenan mararmeon en 441 a.K.

Laŭ Diogeno Laertio Meliso estis la studento de Parmenido kaj la instruisto de Leŭkipo.

Kontraŭe al lia instruisto Parmenido, la fondinto de la elaja skolo, Meliso asertas ke la esto estas senfina. Uzante Pruvo per disputo li asertis ke se la esto havus finon, ĝi estus limigita de la malpleno, de la nenio, de la malesto. Tio ĉi estas nepensinda, neakceptinda.

La elaja esto de Meliso, fariĝas senlima laŭ ĉiu aspekto, space kaj tempe, tio estas, ĝi estas eterna, netempa. La esto estas plena je si mem, neŝanĝebla, senfina, senlima, nesuferema, nedividebla, unueca.

La fenomenaj objektoj ŝajnas ekzisti, sed ili ne vere ekzistas.