Mohenĝo-daro
Mohenĝo-daro | |||
---|---|---|---|
sinde موهن جو دڙو, urdue موہن جو دڑو, angle Mohenjo-Daro | |||
Lando | ![]() |
||
Provinco | Sindo | ||
Koordinatoj | 27° 19′ 45″ N, 68° 8′ 20″ O (mapo)27.32916666666768.138888888889Koordinatoj: 27° 19′ 45″ N, 68° 8′ 20″ O (mapo) | ||
Areo | 2,4 km² (240 ha) [+] | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Mohenĝo-daro | |||
![]() |
|||
Mohenĝo-daro, skribita Mohenjo-Daro en Pakistano, estas ruinurbo en suda parto de Pakistano, en la provinco Sindo, apud la dekstra bordo de rivero Induso. La nomo signifas: „monteton de la mortintoj”.
La elfosado de Mohenĝo-daro komenciĝis en 1922 kaj post ioma tempo evidentiĝis, ke oni malkovris la plej grandan urbon de la Indus-vala civilizacio. Ĝia ĉirkaŭlongo estis ĉ. 5 km kaj oni supozas (el riĉaĵo de la memoraĵoj, el formoj de la konstruaĵoj), ke ĝi estis grava centro de la civilizacio.
Mohenĝo-daro (ekde 1980 kiel parto de la monda kulturheredaĵo) nun situas je 3 km de la Induso, de kiu ĝin protektis digoj, sed ne tro sukcese: laŭ la elfositaĵoj, la areon plurfoje longtempe inundis la rivero.
La bazaj linioj de la urbo estas regulaj. Ĝi konsistas el 385 ĉirkaŭ 230 m-longa domaro aŭ insuloj, kiujn disigis rektaj stratoj, interstatetoj. La centran domaron de la okcidenta parto la „citadelon”, oni konstruis sur bazon alta de 6–12 m kaj el adobo, argilo kaj fortigis ĝin per bastionturo el briko. En la citadelo troviĝis la banejo ĉirkaŭita per kolona verando, unu granda loĝkonstruaĵo, grandega grenejo kaj minimume du konsilĉambroj. Tiu citadelo eble estis la religia kaj ceremonia centro de la komunumo.
Oni elfosis en la suba urbo grandajn domojn kun interna korto, kiu pruvas ekziston de grandnombra mezklaso. En plimulto de la domoj ekzistis banejo kaj ofte eĉ kanalizita necesejo: la domaj kanaloj aliĝis al la strataj kanaloj, kovritaj per brikoj. La trotuaroj el briko pruvas, ke la domoj havis etaĝon aŭ minimue loĝeblan surtegmentan terason. Oni ŝmirfermis la murojn per koto por ke ili pli bone eltenu la veteron.
Konstrua ornamaĵo ne postrestis, sed certe ekzistis. Restas nur kelkaj plastikaĵoj (pri virbovo, bizono), bronza skulptaĵo de dancistino.
La urbo floradis ĝis la 25-28-a jc. a.K. poste regresis kaj en ĉ. 1500 malaperis pro ekstera atako.