Baluĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Baluĉoj estas en roza areo.
la precipa vivregiono de la baluĉoj en Irano jen brune

Baluĉojbeluĉoj (baluĉe: بلوچ‎) estas popolo kiu loĝas ĉefe en la regiono Baluĉio ĉefe de sudoriento de la Irana Altebenaĵo en Pakistano, Irano, kaj Afganio, same kiel en la Araba Duoninsulo.

Ili parolas ĉefe baluĉan lingvon, nome branĉo de nordokcidentaj iranaj lingvoj, kaj estas irana popolo. Ĉirkaŭ 50% el la totala loĝantaro de Baluĉoj loĝas en Baluĉistano, nome okcidenta provinco de Pakistano;[1] 40% el Baluĉoj setlas en Sindo; kaj grava nombro de baluĉoj en Panĝabo de Pakistano. Ili formas preskaŭ 3.6% el la Pakistana loĝantaro, ĉirkaŭ 2% el la loĝantaro de Irano (1,5 milionoj) kaj ĉirkaŭ 2% el la loĝantaro de Afganio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blood, Peter, eld. "Baloch". Pakistan: A Country Study. Washington: GPO for the Library of Congress, 1995.
  2. Central Intelligence Agency (2013). "The World Factbook: Ethnic Groups". [1] Alirita la 17-an de septembro 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]