Bizanca imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bizantio)
Bizanca imperio
Orienta romia imperio
Bizancio
Plena origina nomo:
Βασιλεία των Ρωμαίων
Origina nomo latine Imperium Romanum Orientale
 Romia imperio 3951453 Osmanida imperio 
Venecia respubliko 
Trebizonda imperio 
Moreja despotlando 
Ruma sultanlando 

historia lando • historia epoko • imperiokulturostilo
Geografio
Bizanca imperio dum sia plej granda teritoria kresko dum imperiestro Justiniano la 1-a (ĉirkaŭ jaro 550)
Bizanca imperio dum sia plej granda teritoria kresko dum imperiestro Justiniano la 1-a (ĉirkaŭ jaro 550)
Ĉefurbo:
Areo:
4 500 000 km² (en la jaro 550)
La plej alta punkto:
Ararato (5137 m)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
34 000 000 (en la 4-a jarcento)
Nacia konsisto:
greka (oficiala lingvo)
Ŝtat-strukturo
Solido • Byzantine coinage • miliaresion • Hiperpirono • Histamenon • Stavraton soliduso, hiperpirono
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Romia imperio Romia imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Osmanida imperio Osmanida imperio
Venecia respubliko Venecia respubliko
Trebizonda imperio Trebizonda imperio
Moreja despotlando Moreja despotlando
Ruma sultanlando Ruma sultanlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Bizanca imperio, Orienta Romia Imperio, aŭ Bizancio (3951453) estis la greka, orienta pluiga parto de la romia imperio, dum la Malfrua Antikveco kaj la Mezepoko, kiam ties ĉefurbo estis Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo, kiu estis fondita kiel Bizanco). Ĝi survivis la fragmentigon kaj detruon de la Okcidenta Romia Imperio en la 5a jarcento kaj plue ekzistis dum aldona milo da jaroj ĝis ĝi falis sub la Otomanaj Turkoj en 1453.[1] Dum plej el sia ekzisto, la imperio estis la plej povega ekonomia, kultura, kaj militista forto en Eŭropo. Kaj "Bizanca Imperio" kaj "Orienta Romia Imperio" estas historiografiaj terminoj kreitaj post la fino de la regno; ties civitanoj plue referencis sian imperion kiel la Romia Imperio (Greke: Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων, tr. Basileia tôn Rhōmaiōn; Latine: Imperium Romanum),[2] aŭ Romania (Ῥωμανία), kaj sin mem kiel "Romanoj."[3]

Kelkaj gravaj okazaĵoj el la 4a al la 6a jarcentoj markis la periodon de transiro dum kiu la Greka Oriento kaj la Latina Okcidento de la Romia Imperio dividiĝis. Konstantino la 1-a (r. 324–337) reorganizis la imperion, faris Konstantinopolon la nova ĉefurbo, kaj enleĝigis kristanismon. Sub Teodozo la 1-a (r. 379–395), kristanismo iĝis la oficiala ŝtata religio de la Imperio kaj oni malpermesis aliajn religiajn praktikojn. Fine, sub la regado de Heraklio (r. 610–641), la militistaro kaj administracio de la Imperio estis restrukturitaj kaj oni finfine adoptis la Grekan por oficiala uzado anstataŭ la Latino.[4] Tiele, kvankam la Romia ŝtato plue ekzistis kaj la Romiaj ŝtataj tradicioj estis kontinuigitaj, modernaj historiistoj distingas Bizancon el la antikva Romio ĉar ĝi estis centrita en Konstantinopolo, orientita al la Greka pli ol al la Latina kulturo, kaj karakterizita per la Ortodoksa Kristanismo.[5]

La limoj de la imperio ege evoluis laŭlonge de ties ekzistado, ĉar ĝi trapasis kelkajn ciklojn de malpliigo kaj rekupero. Dum la regado de Justiniano la 1-a (r. 527–565), la Imperio atingis sian plej grandan etendon post la rekonkero de multo de la marbordo de la historia Romia okcidenta Mediteraneo, kiel ĉe Nordafriko, Italio, kaj Romo mem, kion la imperio tenis dun du pliaj jarcentoj. Dum la regado de Maurikios (r. 582–602), la orienta limo de la Imperio estis etendita kaj la nordo stabilita. Tamen, lia murdo okazigis la Bizanc–Sasanidan Militon, kiu elĉerpigis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al gravaj teritoriaj perdoj dum la komencaj islamaj konkeroj de la 7-a jarcento. Post kelkaj jaroj la imperio perdis siajn plej riĉajn provincojn, nome Egipto kaj Sirio, profite al la Araboj.[6]

Dum la Makedonia dinastio (10a–11a jarcentoj), la imperio denove etendiĝis kaj spertis la du-jarcente daŭran Makedonian Renesancon, kiu finiĝis pro la perdo de multo el Malgranda Azin antaŭ la Selĝukoj post la Batalo de Manzikerto en 1071. Tiu batalo malfermis la vojon por ke la Turkoj setliĝu en Anatolio.

La imperio rekuperiĝis denove dum la Komnenia restaŭrado, ĉar en la 12a jarcento Konstantinopolo estis la plej granda kaj riĉa urbo de Eŭropo.[7] Tamenla imperion ricevis fortan frapon dum la Kvara krucmilito, kiam Konstantinopolo estis rabita en 1204 kaj la teritorioj kiujn la Imperio iam regis estis dividitaj en konkurencaj Bizancaj Grekaj kaj Latinaj regnoj. Spite la eventualan rekuperon de Konstantinopolo en 1261, la Bizanca Imperio restis nur unu el kelkaj malgrandaj rivalaj ŝtatoj en la areo por la finaj du jarcentoj de sia ekzistado. Ĝiaj restantaj teritorioj estis iom post iom aneksitaj de Otomanoj laŭlonge de la 14a kaj 15a jarcentoj. La Falo de Konstantinopolo antaŭ la Otomana Imperio en 1453 finfine finigis la Bizancan Imperion.[8] La lasta el la imperiaj Bizancaj sukcedantaj ŝtatoj, nome Imperio de Trebizondo, estis konkeritaj de Otomanoj ok jarojn poste post la Sieĝo de Trebizondo de 1461.[9]

Resume la imperio travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis grandparte la saman teritorion, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la veran heredinton de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".

Oni nomas la imperion "bizanca", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstantino fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj eĉ ne regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Orienta Romia Imperio en la jaro 480.
Mapo de la Bizanca imperio en 550 sub la regado de Justiniano.
Justiniano en la mozaikoj de la Preĝejo de Sankta Vitalo en Raveno.
Imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (1143-1180).

Por sekurigi la kontrolon de la romia imperio kaj kompetentigi ties administracion, la imperiestro Diokleciano, fine de la 3-a jarcento, institutuciis la regoreĝimon konata kiel tetrarkio, konsista en la divido de la Imperio en du partojn, regataj de du imperiestroj kun titolo de aŭgusto, ĉiu el kiuj havis asocie po unu «vic-imperestron» kaj estontan heredanton kun titolo de cezaro. Post la abdiko de Diokleciano la sistemo perdis validecon kaj malfermiĝis periodo de enlandaj militoj kiu ne finis ĝis la jaro 324, kiam Konstantino la 1-a reunuigis ambaŭ partojn de la Imperio.

Konstantino rekonstruis la urbon Bizanco kiel nova ĉefurbo en 330. Li nomigis ĝin «Nova Romo», sed ĝi iĝis konata populare kiel Konstantinopolo ('La urbo de Konstantino'). La nova administracio havis sian centron en la urbo, kiu ĝuis de senegala strategia situacio ĉe la nodo de la ĉefaj komercaj vojoj de la orienta Mediteraneo. Konstantino ankaŭ estis la unua imperiestro kiu adoptis la kristanismon, religio kiu pliigis sian influon laŭlonge de la 4-a jarcento kaj finfine estos proklamita de la imperiestro Teodozo la 1-a, fine de tiu jarcento kiel oficiala religio de la Imperio.

Post la morto de Teodozo, ekde 395 la romia imperio havis du kunimperiestrojn: unu imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis la grekan (kaj multe pli riĉan) orienton el Konstantinopolo. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere. Sed en la 5-a jarcento, la okcidento falis antaŭ la premo de la ĝermanoj. Romo mem falis en 476.

Pli precize, la Imperio dividiĝis definitive: Flavio Honorio, la plej juna filo de Teodozo, heredis Okcidenton, kun ĉefurbo en Romo, dum la plej aĝa filo, Flavio Arkadio, ricevis Orienton, kun ĉefurbo en Konstantinopolo. Por la majoritato de fakuloj, ekde tiam ekas propre la historio de la Bizanca imperio. Dum la historio de la Okcident-Romia Imperio finis en 476, kiam la juna Romulo Aŭgustulo estis elpostenigita de la ĝermano (de la grupo de la heruloj) Odoakro, dum la historio de la Bizanca imperio pluis dum preskaŭ unu jarmilo.

En la 6-a jarcento, la imperiestro Justiniano la 1-a, dezirinte rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion.

Je 636, la araba imperio venkis la bizancianojn en la batalo de Jarmuk en Palestino. La araboj poste forkaptis ankaŭ Sirion, Egiption kaj Nordafrikon. Pro la bizanca persekutado de la nestorianoj kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn kontraŭ Konstantinopolo. La imperio tiam konsistis preskaŭ nur el Anatolio kaj Grekio. Sed ĝi restis riĉa kaj forta dum la sekvantaj kvar jarcentoj.

La Abasida invado de Malgranda Azio en 782 estis unu el la plej grandaj militoperacoj faritaj de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. La invado estis ekigita kiel montro de la Abasida militforto sekve al serio de bizancaj sukcesoj. Estrita de la Abasida her-ŝajniganto, nome la estonta Harun al-Raŝid, la Abasida armeo atingis tiom for kiom ĝis Ĥrisopolo aŭ Skutari, tra la markolo Bosporo el la bizanca ĉefurbo, Konstantinopolo, dum duaranga forto militiris okcidentan parton de Malgranda Azio kaj venkis la bizancajn fortojn tie. Ĉar Harun ne intencis ataki Konstantinopolon kaj ne havis ŝipojn por fari tion, li revenis. Post batalpaŭzo la imperiestrino Irene dediĉis siajn fortojn al Balkanio.

La Abasida invado estis komandita persone de la abasida kalifo Harun al-Raŝid (regis dum 786–809), kiu deziris revenĝi pro la bizancaj sukcesoj en la landlima regiono de la Kaliflando la antaŭan jaron kaj impresi super la Bizanca imperiestro, Niceforo la 1-a (r. 802–811). La granda armeo de Abasidoj, laŭ arabaj fontoj konsistis el pli ol 135,000 homoj, kiuj rabatakis tra Kapadokio senrivale, kaptante kelkajn urbojn kaj fortikaĵojn, ĉefe Herakleja Kibistra, kaj devigante Niceforo serĉi pacon ŝanĝe de tributoj.

Leono la 5-a la Armeno estis bizanca imperiestro ekde la 11-a de julio de 813 ĝis sia morto okazinta per murdo en la 24-a de decembro 820.

Bildo de la malfrua 14-a kaj komence de la 15-a jarcentoj prezentanta Teodoran kun la filo Miĥaelo en la "Dimanĉo de la ortodokseco" Brita Muzeo).

Teodora la Armenino (815 – 877, greke: Θεοδώρα) estis bizanca imperiestrino kiel edzino de la bizanca imperiestro Teofilo kaj regentino de la bizanca imperio ekde 842 ĝis 848 pro la infanaĝo de ŝia filo Miĥaelo la 3-a. Ŝi estas liturgie kultata kiel sanktulino ĉe la Ortodoksa Kristana Eklezio pro sia politika agado kontraŭa al la ikonoklastio kaj paŭlikianismo.

La Rabatako de Amorio fare de la Abasida Kaliflando en mezo de Aŭgusto 838 estis unu el la ĉefaj okazaĵoj en la longa historio de la arab–bizancaj militoj. La Abasida kampanjo estis estrita persone fare de la kalifo al-Mu'tasim (regis 833–842), kiel revenĝo al senkontraŭa ekspedicio lanĉita de la Bizanca imperiestro Teofilo (r. 829–842) en la landlimoj de la Kaliflando la antaŭan jaron. Mu'tasim celis Amorion, nome urbo de Bizanco en okcidenta Malgranda Azio (moderna Anatolio), ĉar ĝi estis la naskoloko de la reganta dinastio en Bizanco kaj, tiam, unu el la plej grandaj kaj plej gravaj urboj de Bizanco.

La Rabatako de Damieto en 853 estis grava okazaĵo en la Bizanca Imperio. La 22an de Majo 853, la Bizanca ŝiparmeo atakis la havenurbon Damieto ĉe la Nila Delto, kies soldataro estis fore en la momento.

Sed en la 11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento la imperio petis la helpon de la papo, kiu laŭvice vokis al la krucmilitoj en 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turniĝis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, starigante la latinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenigis la rilaton inter kristanoj kaj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en 1453 Konstantinopolo mem falis. Interalie, la bizanca imperio donis al granda parto de orienta Eŭropo sian alfabeton kaj religion.

Memkompreno[redakti | redakti fonton]

La bizancanoj, kaj la grekoj ĝis en la 19-an jarcenton konsideris kaj nomis sin mem romianoj (Ῥωμαῖοι, Rhōmaîoi, elparolate: Romäi). La vorto grekoj (Έλληνες, Héllēnes/Éllines) estis uzata preskaŭ nur por la antaŭkristaj nekristanaj grekaj kulturoj kaj ŝtatoj. Nur ekde 1400 la bizancanoj pli kaj pli nomis sin Helenoj.

La nuntempaj esprimoj bizancanoj kaj bizanca imperio estas modernaj. Samepokuloj parolis nur pri la Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων (Basileía tōn Rhōmaíōn/Vasilía ton Romäon „Imperio de la romianoj“) aŭ pri la Ῥωμαικὴ Αὐτοκρατορία (Rhōmaikḗ Autokratoría/Romaikí Aftokratoría, „romia memregno, romia imperio“).

Laŭ sia memkompreno ili ne estis la posteuloj de la romia imperio – ili estis mem la romia imperio. Evidentiĝas tio ankaŭ pro la modernaj nomoj orientromia kaj okcidentromia imperioj, ĉar laŭ la tiama opinio ekzistis nur unu imperio sub du imperiestroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon.

La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kaj silko-kultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelis silkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Ties valuto estis norma en tiamaj Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ la silka vojo al Ĉinio.

Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al la italaj komercaj civitoj Venecio kaj Ĝenovo. Malllongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre ĝi rompis la ekonomian sanon de la ŝtato.

Granda parto de la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato, feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ceramikaj ikonoj estis raraj. Aretas de Cezareo, 10a jarcento.

Konstantino, kvankam pagana, vidis en kristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion.

La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio sur tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, la dinastia principo ne ĉiam sukcesis kaj imperiestriĝo ofte dependis pli de potenca armeo ol de heredaj rajtoj.

Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokis konciliojn por pacigi la teologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio, teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ en la Persan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj.

Inter la skoloj, oni nomas la instruojn de ikonoklasmo, ikonoduloj, monofizitismo, pelagianismo kaj monotelismo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Bizanca Imperio konsideris sin, kun iom da pravo, kiel centron de la tiuepoka eŭropa kulturo. Ĉar la historiaj fontoj estas grandparte ekleziaj, ne estas facile prijuĝi la nereligian parton de la bizanca kulturo. Sed post la disfalo de la imperio en 1453 rimarkeblis la efiko de ĝiaj fuĝantaj kleruloj, kiuj portis al okcident-eŭropaj landoj sian scion kaj siajn skribaĵojn kaj kontribuis al la evoluo de la renesanca kulturo. Sur la insulo Kreto la bizanca kulturo daŭris ankoraŭ dum la venecia regado; ĝis la osmana konkerado de la insulo en 1669 oni parolis pri "bizanca renesanco".

Interna panoramo de Hagia Sofia, nome la patriarka baziliko en Konstantinopolo desegnita en 537 fare de Isidoro de Mileto, la unua kompilisto de variaj verkoj de Arkimedo. La influo de la principoj de Arkimedo pri solida geometrio estas evidenta.

La verkoj de la klasika antikveco estis kultivitaj kaj etenditaj en Bizanco. Tiele, la Bizanca scienco estis en ĉiu periodo tre konektita kun la antikvaj filozofio kaj metafiziko.[10] En la kampo de la inĝenierado Isidoro de Mileto, nome la Greka matematikisto kaj arkitekto de Hagia Sofia, produktis la unuan kompilaĵon de la verkoj de Arkimedo ĉ. 530, kaj tra tiu manuskripta tradicio, revivigita de la skolo de matematiko kaj inĝenierado fondita ĉ. 850 dum la "Bizanca Renesanco" fare de Leono la Geometriulo, tiaj verkoj estas konataj nuntempe (vidu artikolon Palimpsesto de Arkimedo).[11]

Kelkaj antaŭeniroj derivas el la scienco kaj kulturo de Bizanco. La arkitekturo kun bazo en pendentivoj, nome specifa sfera formo en la supraj anguloj por subteni kupolon, estas ekzemple Bizanca invento. Kvankam la unua eksperimentado estis farita en la 200-aj jaroj, estis en la 6a-jarcenta Bizanca Imperio kiam ties ebloj estis tute atingitaj.[12]

Oni trovis en elfosejo mekanikan sunhorloĝan aparaton konsistantan el kompleksa dentradaro farita de Bizancanoj, kio indikas ke la Meĥanismo de Antikithera, nome speco de simila mekanismo uzita en astronomio, inventita ĉirkaŭ la fino de la 2-a jarcento a.n.e., plue estis (re)aktiva en la Bizanca periodo.[13][14][15] Tiaj mekanikaj aparatoj atingis altajn nivelojn de komplekseco kaj estis faritaj ofte por impresigi vizitantojn.[16]

Al Leono la Matematikisto oni atribuas la sistemon de balzoj, speco de optika telegrafo, etenda tra Anatolio el Kilikio al Konstantinopolo, kiu havigis avantaĝon por averti pri atakoj de malamikoj, kaj kii estis uzita ankaŭ kiel diplomatia komunikilo.

La kovrilpaĝo de la bizanca majstroverko de la Viena Dioskurido, kiu montras aron de sep famaj kuracistoj.

La Bizancanoj konis kaj uzis la koncepton de hidraŭliko: en la 900-aj jaroj la diplomato Liutprando el Kremono, vizitinte la Bizancan imperiestron, klarigis ke li vidis la imperiestron sidanta sur hidraŭlika trono kaj ke ĝi estis "farita laŭ tiom ingenia maniero ke je unu momento ĝi estis malsupre surgrunde, dum je alia ĝi estis levita pli alte kaj estis vidita supren en la aero".[17]

Ankaŭ la ŝipmuelejo estis invento farita de la Bizancanoj, kaj estis konstruita por mueli grenojn uzante la energion de la akvofluo. Tiu teknologio poste disvastiĝis al la cetero de Eŭropo kaj estis uzata ĝis ĉirkaŭ 1800.[18][19]

Johano Filopono, filologo el Aleksandrio, komentisto pri Aristotelo kaj kristana teologo, aŭtoro de konsiderinda nombro de filozofiaj traktaĵoj kaj teologiaj verkoj, estis la unua kiu pridemandis la instruon de Aristotelo pri fiziko. Tiu fako ne estis pridemandita ĝis la apero de Johano Filopono, kaj malkiel Aristotelo kiu bazis sian fizikon sur parola argumentaro, Filopono baziĝis sur la observado.[20] La kritikaro de Aristotelaj principoj de fiziko fare de Filopono estis inspiro por Galileo Galilei multajn jarcentojn poste, ĉar Galileo citis Filoponon en siaj verkoj, kaj tio estis la tialo kial ankaŭ Galileo malakceptis la fizikon de Aristotelo dum la Scienca Revolucio.[21][22]

Bizanca arto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bizanca arto.
Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita en Istanbulo (eksa Konstantinopolo).

Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el 6-a jarcento forte enradikita en la helenisma mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orienta Mediteraneo de la Romia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcienta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.

La Barberini eburaĵo, el imperia diptiko por triumfa imperiestro, el imperia ateliero en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento (Luvro).

Ekde komencoj de la 5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko de Justiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.

Post la periodo de lukto kontraŭ la ikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro 850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro 1204, kiam Konstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.

Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la 14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj, Rusio kaj suroriento de Eŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la monto Athos.

Bizanca arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bizanca arkitekturo.
Kapitelo kun cimatio.

En la Unua Orepoko, tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arkitekturon de tiu periodo.

De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.

Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la 4-a jarcento kiel evoluo de la korinta kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.

En la tiparo de la temploj, laŭ la bazotipo, abundas tiuj de centrita bazo, sendube kongruante kun la graveco kiun oni donas al volboj, sed estas multnombraj ankaŭ la preĝejoj de bazilika bazo kaj la krucoformaj kun samlongaj brakoj (bazo de greka kruco).

En preskaŭ ĉiu kazoj ofte la temploj, krom la korpo de ĉefa navo, posedis atrion aŭ nartekson, de paleokristana deveno, kaj la antaŭaltaron antaŭata de ikonostacio, nomita tiel ĉar tie oni lokigis la pentritajn ikonojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomemajn nobelojn.

La romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en hipodromoj. La ĉarkonkurencaj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, sed ankaŭ religie, klase kaj por la urba administrado.

Ekzarko, laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV),[23] surbaze de la greka vorto ἔξαρχος ("eksarĥos"), estas unue guberniestro respektive diocezestro de la Bizanca Imperio, kaj due delegito de patriarko kaj respondeculo de provinco respektive diocezo en la ortodoksaj eklezioj; aparte temas pri titolo de la ĉefo de la Bulgara Ortodoksa Eklezio.

La streĉoj de la sistemo akriĝis ĝis ribelado Nika.

Armeo[redakti | redakti fonton]

La Bizanca armeo aŭ orientromia armeo estis la ĉefa milita korpuso de kiu servis kun la Bizanca ŝiparo. Kiel rekta pluigo de la Romia armeo, la orientromia armeo plutenis similan nivelon de disciplino, strategia lerteco kaj organizado. Ĝi estis inter la plej efektivaj armeoj de okcidenta Eŭrazio dum multo de la Mezepoko. Laŭlonge de la tempo la kavalerio iĝis plej elstara branĉo en la Bizanca armeo, dum la sistemo de la legio malaperis en la komenco de la 7a jarcento. Postaj reformoj montris kelkajn Ĝermanajn kaj Aziajn influojn[24] – ĉar fakte rivalaj fortoj ofte iĝis fontoj de soldulaj unuoj ekz.; Hunoj, Kumanoj, Alanoj kaj (post la Batalo de Manzikerto) Turkoj. Peza infanterio estis rekrutita el Frankoj kaj poste el Varengoj.

La forto de Bizanca armeo restis surtere en kirasitaj rajdistoj katafraktoj. Mare, la ŝiparo bruligis malamikajn ŝipojn per greka fajro, nafto-miksaĵo brulanta sur akvo.

Rilato kun la Persa Imperio[redakti | redakti fonton]

Geoffrey Greatrex[25] per tre detala studo fokusas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ekzistis inter ambaŭ imperioj, krom la militaj konfliktoj, kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiaj kuracistoj estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio. Kristanismo (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevena maniĥeismo disvastiĝis al la Romia Imperio kaj Diokleciano kaj Konstanteno devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio, zoroastrismo en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. En arto romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis en konstruado (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo en mozaikoj kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de la greka filozofio evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de la siria lingvo. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Bizancio (Bizanco) estas unu el la ĉefaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1956, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo de ekzilo.[26] Ĝi rajtis esti publikigita en Hispanio nur en 1968, kiam la verkoj de Sender ekpublikiĝis en lia lando.[27] Temas pri historia romano kiu rakontas la historion de la almogavaroj en la Bizanca Imperio. Sender en sia ekzilo, ne povanta reveni sialanden, sentas sin proksima al la naskolando almenaŭ esplorante ties pasintecon kaj rekreante ĝin. La kerno de la verko estas la ekspedicio de ok mil katalun-aragonaj trupoj apoge dekomence kaj opozicie poste al la Bizanca Imperio, starte en 1302, alvokitaj de la imperiestro Androniko la 2-a Paleologo kontraŭ la turkoj kiuj minacis la imperiajn landlimojn. La estro estis Roger de Flor, kaj kapitanoj Muntaner kaj Arenós; aliflanke estas Mikaelo, filo de Androniko, kaj Maria, filino de la komplotema Irene, fratino de la imperiestro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sur la mapo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Byzantine Empire". Encyclopædia Britannica. Alirita la 8an de Majo 2018.
  2. Kazhdan & Epstein 1985, p. 1.
  3. Millar 2006, pp. 2, 15; James 2010, p. 5; Freeman 1999, pp. 431, 435–437, 459–462; Baynes & Moss 1948, p. xx; Ostrogorsky 1969, p. 27; Kaldellis 2007, pp. 2–3; Kazhdan & Constable 1982, p. 12; Norwich 1998, p. 383.
  4. Ostrogorsky 1969, pp. 105–107, 109; Norwich 1998, p. 97; Haywood 2001, pp. 2.17, 3.06, 3.15.
  5. Millar 2006, pp. 2, 15; James 2010, p. 5; Freeman 1999, pp. 431, 435–437, 459–462; Baynes & Moss 1948, p. xx; Ostrogorsky 1969, p. 27; Kaldellis 2007, pp. 2–3; Kazhdan & Constable 1982, p. 12; Norwich 1998, p. 383.
  6. Haldon, John; Haldon, Shelby Cullom Davis 3.0. Professor of European History Professor of History Hellenic Studies John (2002). Warfare, State And Society In The Byzantine World 560–1204. p. 47. ISBN 9781135364373. [1] Alirita la 8an de Majo 2018.
  7. Pounds, Norman John Greville. An Historical Geography of Europe, 1500–1840, p. 124. CUP Archive, 1979. ISBN 0-521-22379-2.
  8. "The End of the Byzantine Empire, 1081–1453". Arkivita el la originalo la 24an de Septembro 2015. [2] Alirita la 8an de Majo 2018.
  9. William Miller, Trebizond: The last Greek Empire of the Byzantine Era: 1204–1461, 1926 (Chicago: Argonaut, 1969), pp. 100–106
  10. Anastos 1962, p. 409.
  11. Alexander Jones, "Book Review, Archimedes Manuscript" American Mathematical Society, Majo 2005. [3] Alirita la 9an de Majo 2018.
  12. "Pendentive – architecture". [4] Alirita la 9an de Majo 2018.
  13. Field, J.V; Wright, M.T (22a de Aŭgusto 2006). "Gears from the Byzantines: A portable sundial with calendrical gearing". Annals of Science. 42 (2): 87. doi:10.1080/00033798500200131. [5] Alirita la 9an de Majo 2018.
  14. "Anonymous, Byzantine sundial-cum-calendar". brunelleschi.imss.fi.it. [6] Alirita la 9an de Majo 2018.
  15. "Sundial info" (PDF). academy.edu.gr. [7] Arkivigite je 2017-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Majo 2018.
  16. Prioreschi, Plinio. 2004. A History of Medicine: Byzantine and Islamic medicine. Horatius Press. Paĝo 42.
  17. Pevny, Olenka Z. (2000). "Perceptions of Byzantium and Its Neighbors: 843-1261". Yale University Press. p. 94-95.
  18. Wikander, Orjan. 2000. "Handbook of Ancient Water Technology". Brill. Paĝoj 383-384.
  19. "Boat mills: water powered, floating factories". LOW-TECH MAGAZINE. [8] Alirita la 10an de Majo 2018.
  20. John Philoponus, Commentary on Aristotle's Physics, pp. 678.24 - 684.10 (Vitelli) [9] Arkivigite je 2016-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 10an de Majo 2018.
  21. Wildberg, Christian (8a de Marto 2018). Zalta, Edward N., ed. The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University – via Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 10an de Majo 2018.
  22. Lindberg, David. (1992) The Beginnings of Western Science. University of Chicago Press. Paĝo 162.
  23. artikolo ekzarko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), papere laŭ la eldono de 1970 en paĝo 227, jen rete laŭ la eldono de 2020 (esperante)
  24. Nicolle, David (1992). Romano–Byzantine Armies: 4th-–9th Centuries. Men-at-Arms. 247. Osprey Publishing. ISBN 1-85532-224-2.
  25. Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo. En IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. pp. 36-50. ISBN 978-5-7161-0314-6
  26. Ramón J. Sender, Bizancio, México, Diana, 1956; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 23.
  27. Ramón J. Sender, Bizancio, Andorra, Barcelona, 1968, I-325 pp. II-318 pp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anastos, Milton V. (1962). "The History of Byzantine Science. Report on the Dumbarton Oaks Symposium of 1961". Dumbarton Oaks Papers. 16: 409–411. doi:10.2307/1291170. ISSN 0070-7546. JSTOR 1291170.
  • Baynes, Norman Hepburn; Moss, Henry St. Lawrence Beaufort, eds. (1948). Byzantium: An Introduction to East Roman Civilization. Oxford: Clarendon Press.
  • Freeman, Charles (1999). The Greek Achievement – The Foundation of the Western World. New York: Penguin. ISBN 0-670-88515-0.
  • Haywood, John (2001) [1997]. Cassell's Atlas of World History. London: Cassell. ISBN 0-304-35757-X.
  • James, Liz (2010). A Companion to Byzantium. Chichester: John Wiley. ISBN 1-4051-2654-X.
  • Kaldellis, Anthony (2007). Hellenism in Byzantium: The Transformations of Greek Identity and the Reception of the Classical Tradition. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-87688-5.
  • Kazhdan, Alexander Petrovich; Constable, Giles (1982). People and Power in Byzantium: An Introduction to Modern Byzantine Studies. Washington, DC: Dumbarton Oaks. ISBN 0-88402-103-3.
  • Kazhdan, Aleksandr Petrovich; Epstein, Ann Wharton (1985). Change in Byzantine Culture in the Eleventh and Twelfth Centuries. Berkeley and Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-05129-7.
  • Millar, Fergus (2006). A Greek Roman Empire: Power and Belief under Theodosius II (408–450). Berkeley and Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-24703-5.
  • Norwich, John Julius (1998). A Short History of Byzantium. Ringwood, Vic.: Penguin. ISBN 978-0-14-025960-5.
  • Ostrogorsky, George (1969). History of the Byzantine State. New Brunswick: Rutgers University Press. ISBN 0-8135-1198-4.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Byzantine Empire en la angla Vikipedio.