Meĥanismo de Antikithera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meĥanismo de la aparato

La meĥanismo de Antikithera (μηχανισμός των Αντικυθήρων), ankaŭ nomata astrolabo de Antikithera, estas ĉirkaŭ 2100-jara bronza (jam ŝtoniĝinta) horloĝsimila meĥanismo kaj estis turnebla per ekstera prenilo. Elias Stadiatos, greka kaptisto de spongoj, malkovris ĝin en la 17-a de majo 1902 ĉe Antikithera, ĉ 40 m sub la maro, nun ĝi troviĝas en la greka Nacia Muzeo de Ateno (Εθνικό Μουσείο Αθηνών). Oni supozas, ke ĝi estis produktita en la insulo Rodos.

Analizoj[redakti | redakti fonton]

Derek de Solla Price

Oni povis movi la movilojn pri la sunosituo kaj lunosituo. La meĥanismo enhavas ĉirkaŭ 30 dentoradojn, kies proporcioj unu al la alia helpis kompreni ĝin. Evidentiĝis ke unu proporcio estas 254:19, kio estas la rilata nombro de ĉieliro de suno kaj luno (13,368). Rentgenaj analizoj okazis nur en 1971, 1993 kaj denove en 2005. Ekde 2006 oni pluanalizis supozitajn surskribojn. En la jaro 2008 la laborgrupo de Antikythera Mechanism Research Project esploris la malantaŭan flankon de la konstruaĵo pli detale kaj interpretis ĝin.

Pioniraj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • unua komplika mekanismo kun dentoradoj
  • unua diferenciala transmisiilo

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj de la monatoj sur la du diskoj de la malantaŭa flanko estas korintaj. Per la suba disko montriĝas luneklipsoj kaj suneklipsoj. Sur la antaŭa flanko troviĝas nur unu disko, tie la monatnomoj devenas el la egipta kalendaro. Tiu disko montras la movadon de la suno, luno kaj videblaj planedoj. La meĥanismo helpis la ŝipadon de la antikvaj grekoj. Tiun tezon publikigis Derek de Solla Price en 1959, en artikolo de "Scientific American".

Rekonstruoj[redakti | redakti fonton]

La meĥanismo de Antikithera kaj unu rekonstruo troviĝas en la Nacia Muzeo de Ateno. Pluaj rekonstruoj troviĝas en la Astronomisch-Physikalisches Kabinett en Kaselo, Germanio, kaj en la American Computer Museum en Bozeman, Montano Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]