Diskuto:Bizanca imperio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kelkaj historiaj libroj mi legis ke ankaŭ ĝi estas nomita "Orienta Romia Imperio" -- anonimulo F.R., IP-adreso 200.64.132.230, 9 jul. 2005‎

Jes, klare. La unua frazo komenciĝanta per "Bizanca imperio, Orienta Romia Imperio, aŭ Bizancio (395–1453) ..." nun bone atentigas pri la malsamaj nomigoj. ThomasPusch (diskuto) 09:07, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Vizantia?[redakti fonton]

"Tamen dum jarcentoj la nacio persiste defendiĝis kontraŭ konstanta danĝero de invado de Roma, Persia , Vizantia imperioj, Araba kalifejo kaj ĝi ĉiam defendis sian fortegan nacian identecon kaj savis ankaŭ sian unikan kulturon de asimilado."

El la retejo de ARMENIA ESPERANTISTA UNUIĜO

Artikolo LA  KORO  DE  ĈIU  LANDO  ESTAS  LA  ĈEFURBO!

Ĉu estas simpla tjpo eraro?

Sj1mor (diskuto) 06:47, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, estas simpla tajperaro (aŭ traduka eraro el la armena). Tajperaroj apartenas al la vivo... ThomasPusch (diskuto) 09:03, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikolo pri la urbo Bizanco[redakti fonton]

Artikolo pri la historia greka urbo Bizanco nun titoliĝas Bizanco (urbo), kaj la titolo Bizanco nur alidirektigas al la pli komplika titolo. Aldonoj inter krampoj utilas, kiam baza titolo estas apartigilo, listo de pluraj samnomaj konceptoj. Sed se ekzistas nur unu esperantlingva artikolo kun nomo "Bizanco", ĝi titoliĝu simple "Bizanco", "ne "Bizanco (urbo)" aŭ "Bizanco (historia greka urbo, en 330 de nia erao refondita kiel Konstantinopolo)" ! ThomasPusch (diskuto) 09:13, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Strangaj verboj en la teksto[redakti fonton]

Ankoraŭ estas pluraj ĉiukaze nekutimaj verboj en la teksto. La verbo espertis supozeble nur estas tajperaro kaj celas esti "spertis", sed eĉ tiu verbo estas tre poezia kaj esotera en sobra enciklopedia teksto, ĉar administra unuo ne povas "sperti" ion kiel vivanta estaĵo. Kaj la verbo rekuperiĝis estas nemalĝusta, ĉar PIV klarigas pri kiu temas tiu vorto, sed ĝi ŝajnas al mi ege malofta vorto. Mi alvokas al tio, ne komplikigi la bazan klarigan tekston pli ol nepre necesas... La baza tasko de klariga teksto estas klarigi, ne konfuzi. Mi nun nur ĝustigas la vorton "espertis" al "spertis", sed eble iu alia havas bonan ideon kiel eblas plisimpligi la poeziajn verbojn, sen ke la principe tre valora teksto perdas valoron. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 24 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes ja sed mi notas ke la vortoj de la radiko espert aperas en apera en preskaŭ 150 artikoloj. Do la demando estas kie ili ja estas taŭgaj por la teksto kaj kie ne, kaj do anstaŭtigotaj. tia lasta kazo ĉu per spert? Sj1mor (diskuto) 14:09, 24 nov. 2023 (UTC)[Respondi]