Ekzarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzarko, laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV),[1] surbaze de la greka vorto ἔξαρχος ("eksarĥos"), estas unue guberniestro respektive diocezestro de la Bizanca Imperio, kaj due delegito de patriarko kaj respondeculo de provinco respektive diocezo en la ortodoksaj eklezioj; aparte temas pri titolo de la ĉefo de la Bulgara Ortodoksa Eklezio.

Tiujn provincojn respektive diocezojn en la ortodoksaj eklezioj oni kutime en Esperanto nomas ekzarkejoj (d:Q2998465), per variigo de la baza vorto ekzarko fiksita en PIV. En aliaj eŭropaj lingvoj kutime oni prenas neologismon tre similan al la greka vorto ἔξαρχατος ("eksarĥatos") respektive la latinigita vorto Exarchatus, do aldonas silabon -at- al la baza vorto, kio en Esperanto ne eblus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo ekzarko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), papere laŭ la eldono de 1970 en paĝo 227, jen rete laŭ la eldono de 2020 (esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]