Diptiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Diptiko estas en pentrarto duparta pentraĵo. Sian funkcion ĝi havas precipe kiel piecaaltara bildo. Nure profanaj diptikoj estas plejofte portretoj de geedzoj. Ambaŭ duonoj de diptiko estas ligitaj per ĉarniro por ebligi fermadon resp. malfermadon.

La origino de la pentrita diptiko troviĝas en antikvaj vaksaj skribotabuloj, kiuj evoluis trans skulptitaj eburtabuloj en la bizanca imperio al pentritaj tabuloj en la frua mezepoko. Sur unu flanko de la diptiko videblas la objekto de la adorado. Sur la alia tiam troviĝas ekz. la mendinto de la bildo. La dorsflankoj de diptiko ankaŭ povas esti pentritaj.

Laŭ Francisko Azorín diptiko estas Dupeca, faldebla tabulo pentrita aŭ skribita. Ĉe la antikvaj romanoj. oni uzis ĝin kiel notlibro, ligna, ora, ebura, vaksoŝmirante la facojn por surskribi per grifelo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka diptikos, el dis + ptisein (du faldi), kaj de tie la latina dipticha.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anmut und Andacht: das Diptychon im Zeitalter von Jan van Eyck, Hans Memling und Rogier van der Weyden, John Oliver Hand, Catherine A. Metzger u. Ron Spronk], Stuttgart, Belser, 2007, ISBN 3-7630-2473-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  • Azorín, samloke.