Peripatetisma skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Lernejo de Aristotelo, de Gustav Adolph Spangenberg.

La peripatetikisma skolo estis filozofia cirklo de la Antikva Grekio. Esence, ĝi sekvis la instruojn de Aristotelo, ĝia fondinto. Ĝiaj sekvantoj ricevis la nomon peripatetikoj (περιπατητικοί), t.e. promenantoj.

Tiu skololernejo situis en Ateno ĉe la templo dediĉita al Apolono Licio. La lernejo posedis ĝardenon, tra kiu, laŭ la tradicio, la majstro kutime promenis kun siaj disĉiploj, meditante kaj disputante pri la vivo. En greka peripatêín signifas promeni, pro tio la sekvantoj de Aristotelo estis nomataj peripatetikoj, kaj la skolo Peripatos.

Post la morto de Aristotelo la skolo dediĉis sin pli al naturismaj kaj sciencaj esploradoj ol al strikte filozofiaj demandoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Wehrli (Eld.): Die schule des Aristoteles, teksto kaj komentarioj. 10 Hefte und 2 Supplemente. Basilea 1944-1959, 2. Aufl. 1967-1969.
  • Fritz Wehrli: «Der Peripatos bis zum Beginn der römischen Kaiserzeit», en: Neuer Überweg, Antike, Bd. 3 (1983), S. 459-599. (2., überarb. Aufl. 1994).
  • Lynch, John Patrick (1972): Aristotle's school. A study of a greek educational institution. Berkeley (California): University of California Press, 1972.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]