Herpilis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herpilis de Stagira (en greka: Ἑρπυλλίς) estis la amantino de Aristotelo post lia edzino, Pitias, mortiĝis (Herpilis estis estinta sklavino de Pitias).

Kune Aristotelo kaj Herpilis havis unu filon, nome Nikomaĥo laŭ la patro de Aristotelo. Nikomaĥo estis tre juna kiam Aristotelo verkis sian testamenton, ĉar Nikanoro, nevo de Aristotelo el lia fratino Arimneste, estis nomumita lia zorganto ĝis Nikomaĥo iĝos maturaĝa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Diogenes Laertius, Life of Aristotle. Tradukita de C.D. Yonge.
  • Eduard Zeller, Aristotle and the Earlier Peripatetics (1897).