Georg von Peuerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Georgo de Purbaĥo
(1423-1461)
"Theoricarum novarum planetarum testus", verko publikigita en Parizo, 1515
"Theoricarum novarum planetarum testus", verko publikigita en Parizo, 1515
Persona informo
Naskiĝo 30-a de majo 1423
en Peuerbach, apud Linz, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Morto 8-a de aprilo 1461
en Vieno, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Profesio
Profesio matematikisto • astronomo • universitata profesoro [#]
Verkoj Epitome of Astronomy [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Georg von PEUERBACH [pojerbaĥ] (1423-1461) estis aŭstra humanisto, matematikisto, helenisto, astronomo, filologo, elpensisto kaj instrumento-fabrikanto. Li estas konsiderata unu el la antaŭuloj de la heliocentra teorio en la mondo kaj de la kosmologio pli malfrue adoptita de Nikolao Koperniko (1473-1543) kaj Johano Keplero (1571-1630). Li estas unu el la antaŭuloj de la humanismo en la Centra Eŭropo, alprenante la ideojn alvenintajn al Vieno kune kun Enea Silvio Piccolomini (1405-1464). Unua profesoro pri astronomio, en Vieno, li konstruis novigajn mezurinstrumentojn, kaj parto de sia verkaro estis tradukita en la portugalan de Pedro Nunes (1502-1578).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ulrich kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Vieno, en 1446, kiel Georgius Aunpekh de Pewrbach kaj licenciiĝis kiel bakalaŭro en la Fakultato pri Artoj en la 2-a de januaro 1448. Post du jaroj li eble ricevis sian diplomon pri Majstreco en la 28-a de februaro 1453. La notinda profesoro pri astronomio, en Vieno, Johano de Gamundo (1380-1442) mortis en 1442, do, oni ne certas pri kun kiu Purbako lernis astronomion. Tre eble la libroj pri astronomio kaj la instrumentoj kolektitaj de Johano de Gamundo venis ĉe liaj manoj.

Inter 1448 kaj 1453, Purbako vojaĝis tra Germanio, Francio kaj Italio. Reĝomontano (1436-1476), per leciono pri la progreso kaj utileco de la matematikaj sciencoj farita en Padovo, en 1464, -- presitaj en Nurenbergo, en 1537, kune kun la traktaĵoj de Alfragano[1] kaj Albateno (858-929) -- diris ke, multaj el sia aŭdantaro eble ĉeestis la instruojn de Purbako pri astronomio en tiu urbo. Georgo de Purbako ankaŭ instruis en Ferrara kaj postenoj estis oferitaj al li en Bolonjo kaj Padovo.

Oni diras ankaŭ ke, en Ferrara, li konatiĝis kun Giovanni Bianchini (1410-1469), tiuepoke la plej rimarkinda itala astronomo, kaj Paŭlo Toskaneli (1397-1482), kiuj provis konvinki lin alpreni katedron en la itala universitato. Samepoke, li eble konatiĝis kun Nikolao Kuzano (1401-1464), en Romo kaj certe li denove renkontis lin en postaj jaroj, ĉar Nikolao sendis kopion de sia "De quadratura circuli"[2] al Purbako kiu sendis al Reĝomontano por fari korektaxojn. Ĉiaokaze, Purbako ŝajne akiris internacian reputacion tiuepoke dum sia restado en Italio, kvankam, laŭ tion kion ni scias, li ne lasis notitaĵojn.

Post sia reiro al Vieno, Purbako engaĝiĝis dum la periodo 1453 kaj 1456, en korespondado -- publikigitaj de Albin Czerny (1821-1900) -- kun Johano Nihilo de Bohemio, astrologo en la kortego de la imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493), en Nova ŝtato de Vieno. Dek leteroj, nur du el Purbako, supervivas kiel rezulto de inkludo en specimenoj de leteroj aneksitaj al traktaĵo pri leterskribado. Konsilite de Nihil, Purbako akceptis la postenon, kun salajro je 24 funtoj, kiel astrologo en la kortego de la reĝo Ladislao la 5-a (1440-1457), la juna nevo de la imperiestro. Post kelkatempe, eble post la morto de Ladislao, Purbako fariĝis astrologo en la kortego de la imperiestro, ĉar Reĝomontano aludas al li kiel "astronomus caesaris"[3] en la dediĉo al la Epitomo de la Almagesto[4] kaj mencias liajn servojn al Frederiko en leciono donita en Padovo.

Kvankam la nomumigoj de Purbako okazis dank'al siaj kapablecoj pri astronomio kaj astrologio, liaj respondecaĵoj en la universitato, malgraŭ la nesufiĉaj evidentaĵoj, kuŝas plejparte sur liaj humanismaj studoj. Inter 1454 kaj 146o li prelegis pri la Eneido de Homero, en 1456, pri Juvenalo, en 1457 eble pri la Retoriko al Herenio[5], kaj en 1458 eble pri Horacio. En 1458, li ankaŭ partoprenis en disputo, "De arte oratoria sive poetica"[6], kiu supervivis lin, samkiel traktaĵo el 1458 pri leterskribado, atribuita al Purbako, kvankam skribita sub pseŭdonimo. Serio da negravaj latinaj poemoj de Purbako ankaŭ estas konataj.

La lernanto kaj kunlaboranto de Purbako Johano Mulero de Königsberg, pli konata kiel Reĝomontano, enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Artoj de Vieno en la 14-a de aprilo 1450, aĝante 13-jarojn, kaj ricevis sian diplomon kiel bakalaŭro en la 16-a de januaro 1452. Lia kunlaborado kun Purbako, al kiu li pli malfrue aludis kiel "mia profesoro", eble komenciĝis post kiam Purbako ricevis sian licencion kiel majstron. La gravaj verkoj de Purbako ŝajne datas el 1454 kaj poste, kaj amaso da ili kopiiĝis de Reĝomontano en manuskripto kiun li konservis en Vieno inter 1454 kaj 1462. La manuskripto komencis kun la Nova teorio pri la planedoj[7], kompletigita en la 30-a de aŭgusto 1454, kaj ĝi entenas serion da malpli gravaj verkoj de purbako el la 1450 jardeko. Purbako diras, perletere de 1456 al Nihil, ke li kaj Reĝomontano ambaŭ kalkulas la efemeridojn sur la Tabelo de Bianchini, taksante diferencojn en ties kalkuloj kaj refarante la kalkulojn kun la Alfonsaj tabeloj.

Ambaŭ konstatis la kometon Halley, en junio 1456: Purbako tion menciis perletere al Nihil kaj skribis astronomian kaj astrologian raporton pri la kometo kiu ne estis malkovrita nek publikigita ĝis la dudeka jarcento. En junio 1457, Purbako observis alian kometon, kaj en la 3-a de septembro, li kaj Reĝomontano, konstatis luneklipson, kie li malkovris ke la observita tempo por la duona eklipso estis 8 minutoj antaŭa al tiu antaŭvidita de la Alfonsaj tabeloj. Kompreneble tiuepoke Purbako ne estis kompletiginta ankoraŭ siajn Eklipsajn Tabelojn. En 1460, ili observis lunajn eklipsojn en la 3-a de julio kaj en la 27-a kaj 28-a de decembro, ĉifoje komparante la observojn kun la tabeloj de Purbako, kiuj probable kompletiĝis en 1459. Ĉi-eklipsaj observoj estis unue publikigitaj de Johano Skonero (1477-1547), en Nurenbergo, en 1544.

En la 5-a de majo 1460 Basilius Bessarion (1403-1472), ĉefepiskopo de Niceo kaj ekde 1439 kardinalo, alvenis en Vieno kiel papa legato de Pio la 2-a. Lia misio estis interveni en la sinsekva disputo inter Frederiko la 3-a kaj lia frato Alberto la 6-a (1418-1463), krom peti ilian helpon en planita krucmilito kontraŭ la turkoj por la rekaptado de Konstantinopolo. En Vieno li konatiĝis kaj kun Purbako kaj Reĝomontano. Besariono estis figuro alte konsiderinda en la transmisio de la greka kulturo en Italion, kaj liaj konoj estis sufiĉe diversa eĉ inkludante la ekzaktajn sciencojn. Li kolektis vastan nombron de alte taksitaj grekaj manuskriptoj, kiujn li poste lasis por la urbo Venecio, kie ili fariĝis la kernon de kolekto da manuskriptoj de la Biblioteko Marciana.

Unu el liaj projektoj kompreneble estis la tradukado de la Almagesto el la greka por anstataŭi tiun de Gerardo de Kremono[8] (1114-1187) tradukitan el la araba kaj por plibonigi la malaltkvalitan tradukon faritan el la greka de Georgo de Trebizondo (1395-1486) , en 1451. Li ankaŭ havis planon pri iu resuma versio por uzi kiel lernolibro. Kvankam Purbako ne konis la grekan, laŭ Reĝomontano, li konis la Almageston preskaŭ parkere[9] kaj do li prenis la taskon resumi ĝin. Aliaj planoj fariĝis al Purbako kaj Reĝomontano por ke ili akompanu kaj kunlaboru kun Besariono en Italion, uzante la grekajn manuskriptojn de Besariono kiel bazo por la nova tradukado.

Tamen, Purbako kompletigis nur la ses unuajn librojn ĝis sia morto, estante 38-jara nekomplete. Sur sia mortolito, li petis ke Reĝomontano finu la laboron, kies tasko estis kompletigita de li, en Italio, dum la venontaj unu aŭ du jaroj. Ĉi-raporto estas farita de Reĝomontano en sia prefaco al la Epitomo de la Almagesto. La kompletigita verko estis dediĉita de Reĝomontano al Besariono, probable en 1463, per zorgema kaj bele prezentita kopio.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfragano.
  2. De Quadratura Circuli: libri duo, Jean Borrel
  3. astronomo de la imperiestro.
  4. Almagest, Claudius Ptolemaeus, Johann Elert Bode
  5. Rhetorica ad Herennium, Marko Tulio Cicerono.
  6. Pri la oratoria aŭ poetika arto.
  7. Theoricae novae planetarum.
  8. Contraception and Abortion from the Ancient World to the Renaissance, John M. Riddle.
  9. latine: quem ille quasi ad litteram memorie tenebat.