Alberto la 6-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alberto la 6-a
Duko de Aŭstrio
Albrecht VI. (Miniatur in Gebetbuch).jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-a de decembro 1418
en Vieno, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Morto 2-a de decembro 1463
en Vieno, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Alma mater Universitato de Frajburgo
Familio
Dinastio Habsburgoj [#]
Patro Ernesto, Duko de Aŭstrio [#]
Patrino Cimburga de Mazovio [#]
Gefratoj Frederiko la 3-a • Catherine of Austria • Margaret of Austria, Electress of Saxony [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Alberto la 6-a de Aŭstrio, germane Albrecht VI. von Österreich, ankaŭ konata kiel Alberto la bonfaranto aŭ la malŝparema, Duko de Aŭstrio kaj kunfondinto de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo[1], frato de Frederiko la 3-a (1415-1493), apartenanta al la Domo de la Habsburgoj, li estas la unua oficiale porti la titolon kiel ĉefdukon de Aŭstrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ernesto, La Fero, Duko de Interna Aŭstrio (1377-1424) kaj ties edzino Cimbarka de Mazovio (1394-1429). Post la morto de siaj gepatroj, en 1424 li kaj lia frato restis sub la kuratoreco de ilia onklo, Frederiko la 4-a de la Poŝoj Malplenaj, Duko de Aŭstrio (1382-1439), kiu regis super Antaŭa Aŭstrio kaj la Graflando de Tirolo.

Kiam li fariĝis plenaĝa, en 1436, Alberto, kvankam li estis juna heredanto de la Interna Aŭstrio[2] dum longatempo li ne povis aktivi kiel reganto pro disputo en siaj rilatoj kun lia plej maljuna frato Frederiko (Frederiko la 5-a kiel arkiduko). Kiam, en 1439, ambaŭ duko Frederiko la 4-a de Antaŭa Aŭstrio kaj Alberto la 2-a (1397-1439) el Germanio mortis, la arkiduko Frederiko prenis sur sin la kuratorecon de siaj malpli aĝaj fratoj Sigismondo, Duko de Aŭstrio (1427-1496) kaj Ladislao la 1-a (1440-1457), kaj kiel patriarko de la Habsburgoj, heredanto de la Interna Aŭstrio kaj regento de Antaŭa Aŭstrio, Tirolo kaj la Duklando de Aŭstrio, tiam li regis sur ĉiuj heredteritorioj de la dinastio. Pro tio, Alberto ekdiskutis kun sia frato kaj en 1446 li pretendis al si la landojn de la Antaŭa Aŭstrio.

La konflikto inter la fratoj ekprenis pli grandan dimension kiam la duko Ladislao la postmorta de Aŭstrio mortis seninfane en 1457, kaj Frederiko, la roma imperiestro ekde 1452, ankaŭ ekprenis la teritoriojn de la mortinto. Alberto ribeliĝis kaj en 1458, li okupis la okcidentan parton de la aŭstra duklando supre de la rivero Enns (poste konata kiel Alta Aŭstrio), kiun li regis ĉe Linz kiel aparta kaj tre eta princlando, lia porcio en la habsburgaj havaĵoj. Post plenumi sieĝon al Frederiko en la Hofburga Vieno, li ankaŭ ekregis la regnon de Aŭstrio malsupre de la rivero Enns (nune Malalta Aŭstrio) en 1462. Tamen, en 1462, Alberto mortis seninfane en la sekvanta jaro kaj ĉiuj liajn landoj ree apartenis al sia plej maljuna frato.

En 1452, Alberto edziĝis al Matilda de la Palatinato (1419-1482), filino de Ludoviko la 3-a (1378-1436). Alberto kaj Matilda estas konsiderataj la gefondintoj de la Universitato de Frajburgo, en 1457.

Fondinto de la Universitato de Frajburgo
Kastelo d Erlangen, en la Universitato de Erlangeno

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Dictionary of University Histories, Mary Elizabeth Devine, Carol Summerfield
  2. Interna Aŭstrio konsistas el la imperiaj duklandoj de Stirio, Karintio kaj Karniolo.