Saltu al enhavo

Eŭgeno la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Eŭgeno la 4-a
207-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Gabriele Condulmer
Pontifiko de 3-a de marto 1431
ĝis 23-a de februaro 1447
Antaŭulo Marteno la 5-a
Sekvanto Nikolao la 5-a
Persona informo
Naskiĝo en 1383
en Venecio, Venecia respubliko
Morto 23-a de februaro 1447
en Romo, Papa Ŝtato
Tombo San Salvatore in Lauro [#]
Familio
Dinastio Condulmer family [#]
Patro Angelo Condulmer [#]
Patrino Bariola di Niccolò Correr [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭgeno la 4-a (latine Eugenius Quartus, naskonome Gabriele Condulmer) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1431. Li oficis ĝis sia morto la 23-an de februaro 1447, dum ekzakte 15 jaroj, 11 monatoj kaj 21 tagoj. Sume temis pri la 207-a papo. Lia nevo Paŭlo la 2-a cetere poste iĝis la 211-a papo.

Condulmer fariĝis en 1408 episkopo de Sieno kaj kardinalo, poste legato en Ankono kaj Bolonjo, kaj la 5-an de marto 1431 papo. Kvankam li promesis dum sia elekto kiel papo subteni la reformadon de la Eklezio ĉe la Koncilio de Bazelo, li tamen jam la 18-an de decembro 1431 eldonis buleonn por dissolvi la koncilion. Tamen, pro la firma sinteno de la koncilio, pro la perado de imperiestro Sigismondo kaj pro la maltrankvilecoj en la Eklezia Ŝtato en decembro 1433, li estis devigita rekoni la koncilion. Sed la seriozaj reformklopodoj de la koncilio kaj ĝiaj intervenoj en la regadon de la ĉefpontifiko baldaŭ kondukis al novaj konfliktoj. La koncilio invitis (la 31-an de julio 1437) la papon, kiu en 1434 pro roma ribelo fuĝis al Florenco, al sia juĝejo, kaj kiam Eŭgeno respondis per la translokigo de la koncilio al Ferrara, li estis suspendita la 24-an de januaro 1438, la 25-an de junio 1439 demetita. Anstataŭ li duko Amadeo la 8-a (Savojo) elektiĝis papo - malkun rekono fare de ĉiuj. La koncilio vokita de Eŭgeno estis translokita en 1439 al Florenco kaj tie en julio atingis interkonsenton kun la greka eklezio, kio tamen havis neniun praktikan signifon. Sed ankaŭ la Bazela koncilio atingis nenion, kaj Eŭgeno, kiu revenis al Romo en 1443, jam sukcese disputis kun imperiestro Frederiko la 3-a pri la disiĝo de germanlingvanoj de la koncilio, sed li mortis ankoraŭ antaŭ la fino de tiuj interparoladoj.

Li membriĝis al la ordeno de la Aŭgustenanoj; la dua papo samordenana estas Leono la 14-a (elektiĝo en majo 2025).[1]

"Eugen 1" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 153

  1. Robin Dittrich: "Papst Leo XIV. ist erst der zweite Augustiner-Pontifex der Geschichte" - ĉe: Frankfurter Rundschau, 9.5.2025