Buĥtiŝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buĥtiŝu
grupo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Paĝo de la Manāfiʿ al-Hayāwan (منافع الحيوان ) de Abū Saʿīd ʿUbayd Allāh ben Bakhtīshūʿ (10-a jarcento).

La BuĥtiŝuBaĥtiŝu kaj ankaŭ Bakhtshooa Gondishapoori (literumite ankaŭ Bukhtishu kaj Bukht-Yishu en literaturo) estis persaj[1][2]asiriaj nestorianaj[3][4] kuracistoj el la 7-a, 8-a, kaj 9-a jarcentoj, daŭre 6 generaciojn kaj 250 jarojn. La mezpersa-siria nomo kiu povas troviĝi tiom frue kiom ĝis la komenco de la 5-a jarcento referencas al la eponima praulo de tiu "Siri-persa nestorana familio".[5] Kelkaj el la membroj de la familio servis kiel personaj kuracistoj de kalifoj.[6] Jurjis, filo de Buĥt-Jiŝu ricevis 10,000 dinarojn de al-Mansur post zorgi pri lia malsano en 765.[7] Oni diras eĉ ke unu el la membroj de tiu familio estis akceptita kiel kuracisto de la Imamo Sajjad (nome 4-a ŝijaisma Imamo) dum sia malsano en la okazaĵoj de Karbala.[8]

Kiel ĉe la plej kuracistoj en la kortegoj de fruaj Abasidoj, ili venis el la Akademio de Gundiŝapur en Persio (en nuntempa sudokcidenta Irano). Ili estis fakuloj pri la grekaj kaj hindiaj sciencoj, inklude pri la sciaro de Platono, Aristotelo, Pitagoro, kaj de Galeno, kion ili helpis tradukante ilin dum la laboro en Gundiŝapur.[9]

Dum la fluo de ties integrado en la ŝanĝanta societo post la Islama invado de Persio, tiu familio akiris la araban kvankam ili konservis la persan kiel parola lingvo dum ĉirkaŭ 200 jaroj.[5]

La familio estis origine el Ahvazo, ĉe Gundiŝapur, kvankam ili finfine translokiĝis al Bagdado kaj poste al Nusajbin en Norda Sirio, kio estis parto de la Persa Imperio en la epoko de la Sasanidoj kaj nun estas en Turkio.[10] Jahja al-Barmaki, nome vezirp kaj mentoro de Harun al-Raŝid, havigis patronecon por la Hospitalo kaj Akademio de Gundiŝapur kaj sekurigis la progreson kaj kreskon de astronomio, medicino kaj filozofio, ne nur en Persio sed ankaŭ en la Abasida Imperio ĝenerale.[11]

Anoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philip Jenkins. The Lost History of Christianity. Harper One. 2008. ISBN 0061472808.
  2. Richard Nelson Frye. Heritage of Persia. Mazda Publishers. 2004.
  3. Bonner, Bonner. (2003) Poverty and charity in Middle Eastern contexts. SUNY Press, p. 97. ISBN 978-0-7914-5737-5.
  4. Ruano, Eloy Benito. (1992) 17e Congrès international des sciences historiques: Madrid, du 26 août au 2 septembre 1990. Comité international des sciences historiques, p. 527. ISBN 978-84-600-8154-8.
  5. 5,0 5,1 Lutz Richter-Bernburg. BOḴTĪŠŪʿ. Enyclopaedia Iranica. Volume IV, Fasc. 3. 1990. ISBN 978-0-7100-9132-1
  6. Islamic Culture and the Medical Arts: Greek Influences
  7. Edward Granville Browne, Islamic Medicine, Goodword pub., 2002, ISBN 81-87570-19-9, p 23
  8. Imam Hossayn va Iran (امام حسین و ایران), de Zabihullah Mansouri (ذبیح الله منصوری). Tehran. Ankaŭ: http://www.nabegheha.ir/imamsadegh/valid3.htm Arkivigite je 2007-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Max Meyerhof, "An Arabic Compendium of Medico-Philosophical Definitions," Isis 10, no. 2 (1928): 348.
  10. Donald R. Hill, Islamic Science and Engineering. 1993. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-0455-3 p.4
  11. Maz Meyerhof, "An Arabic Compendium"