Kolumba interŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Indiĝenaj plantoj de Ameriko. Laŭhorloĝe, el pinto maldekstre: 1. Maizo (Zea mays) 2. Tomato (Solanum lycopersicum) 3. Terpomo (Solanum tuberosum) 4. Vanilo (Vanilla) 5. Kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis) 6. Kakao (Theobroma cacao) 7. Tabako (Nicotiana rustica)
Indiĝenaj plantoj de la Malnova Mondo. Laŭhorloĝe, el pinto maldekstre: 1. Citruso (Rutacoj); 2. Pomo (Malus domestica); 3. Banano (Musa); 4. Mango (Mangifera); 5. Cepo (Allium); 6. Kafo (Coffea); 7. Tritiko (Triticum spp.); 8. Rizo (Oryza sativa)

La Kolumba interŝanĝoGranda interŝanĝo estis la disvastigita transdono de animaloj, plantoj, kulturo, homaj loĝantaroj, teknologio, kaj de ideoj inter la hemisferoj de Ameriko kaj Afrik-Eŭrazio en la 15a kaj 16a jarcentoj, rilate al la fare de eŭropanoj koloniigo kaj komerco post la veturoj de Kristoforo Kolumbo el 1492.[1] Kvankam plej verŝajne senintence tiam, komunikeblaj malsanoj estis kromprodukto de tiu interŝanĝo.

La kontakto inter la du areoj cirkuligis ampleksan varion de novaj kultivaĵoj kaj brutaro, kiuj eltenis pliigon de loĝantaroj en ambaŭ hemisferoj, kvankam malsanoj dekomence okazigis subitajn malpliĝojn en la nombroj de la indianoj. Komercistoj revenis al Eŭropo kun maizo, terpomoj, kaj tomatoj, kiuj iĝis tre gravaj kultivaĵoj en Eŭropo ĉirkaŭ la 18a jarcento. Simile, eŭropanoj enkondukis maniokon kaj arakidojn al tropikaj Azio kaj Okcidenta Afriko, kie ili floris sur grundoj kiuj antaŭe ne produktis grandajn rikoltojn.

La termino estis unuafoje uzata en 1972 de la usona historiisto Alfred W. Crosby en sia libro pri media historio nome The Columbian Exchange.[2] Ĝi estis rapide adoptita de aliaj historiistoj kaj ĵurnalistoj kaj iĝis amplekse konata.

Influo[redakti | redakti fonton]

Agrokultivaĵo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la jaro 1500, terpomoj ne estis kreskataj ekster Sud-Ameriko. Dum la 1840-aj jaroj, Irlando estis tre dependa al la terpomo, kaj la plej verŝajna kaŭzo de la Ega Malsatego estis terpoma malsano. Terpomoj fine iĝis gravaj bazmanĝaĵoj de la plejmulto en Eŭropo. Multaj Eŭropaj regantoj, inkluzive Frederiko la Granda de Prusio kaj Katerina la Granda de Rusio, konsilis la kreskegon de la terpomo. Maizo kaj mandioko, kiuj estis prezentitaj de portuguloj el Sud-Ameriko en la 16a jarcento, anstataŭigis la sorgon kaj la mijon kiel la plej gravaj manĝaĵrikoltoj de Afriko. Hispanaj koloniigantoj de la 16a jarcento prezentis novajn bazmanĝaĵojn al Azio el Ameriko, inkluzive maizon kaj dolĉajn terpomojn, kaj tiam kontribuis al la popolkreskeco en Azio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) “The Columbian Exchange: A History of Disease, Food, and Ideas”, Journal of Economic Perspectives 24 (2), p. 163–188. doi:10.1257/jep.24.2.163. 
  2. http://www.smithsonianmag.com/history/alfred-w-crosby-on-the-columbian-exchange-98116477/?no-ist

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]