Global English (monda angla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzenda kun Globish (Nerriere) proponita de Nerrière kiel planlingvo.

Ne konfuzenda kun "Globish (Gogate)", proponita de Gogate kiel formo de angla lingvo kun simpligita ortografio kaj prononco.


Global English signifas "la anglan kiel tutmonda lingvo". La esprimo Global English estis uzita fare de akademiuloj por emfazi la pli lastatempan disvastiĝon de la angla pro tutmondiĝo, kiu rezultigis kreskantan uzadon de la angla kiel lingvafrankao (lingua franca)[1] [2].

Robert McCrum, literatura redaktoro de la London Observer, uzis la vorton Globish ankaŭ kun tiu signifo. La nomo Globish estas derivata de Global English (tutmonda angla) el la kunmetaĵo de "Global" (tutmonda) kaj "English" (angla). Robert McCrum estas citita kiel apoganto de la efikeco de la Global English[3][4]. Robert McCrum antaŭe kunaŭtoris ankaŭ The Story of English (1986), sukcesan libron kiu akompanis britan televidserion kun la sama nomo[5].

McCrum verkis la libron Globish: How the English Language Became the world's Language (ISBN 9780393062557), priskribante Globish kiel ekonomian fenomenon, male al "international English" (internacia angla) kies uzado estas multe pli diversa ol nur por komercado[6][5].

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Nicholas Ostler, brita lingvisto, opinias ke "Globish estos tie tiel longe kiel ĝi estos necesa, sed ĉar ĝi ne estas lernita kiel denaska lingvo, kutime homoj ne parolas en ĝi al iliaj infanoj. Ĝi ne efike atingas la plej kernan unuan bazon por longdaŭra supervivo de lingvo”[5].

Edward Trimnell, la usona aŭtoro de Why You Need a Foreign Language & How to Learn One (2005) argumentis ke la "internacia versio" de la angla (Globish) estas nur adekvata por komuniki bazajn ideojn[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Paradowski, Michał B. "Barbara Seidlhofer: Understanding English as a Lingua Franca: A Complete Introduction to the Theoretical Nature and Practical Implications of English used as a Lingua Franca". The Interpreter and Translator Trainer (Review). 7 (2): 312–320 – via Academia.
  2. (en) Galloway, N. & Rose, H. (2015). Introducing Global Englishes. Arbingdon, UK: Routledge
  3. (angla) "Parlez vous Globish? Probably, even if you don't know it", Toronto Star, 7a de Marto, 2009.
  4. (angla) McCrum, Robert: "So, what's this Globish revolution?" The Observer, 3ade Decembro, 2006.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (en) Stefano Sarao, Whatever Happened to Globish?, LinkedIn, la 17-an de marto 2021.
  6. (angla) Isaac Chotiner, Globish for Beginners, The New Yorker, 31- a majo 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

John Maxwell Coetzee kaj Global English

Internacia angla

Komparu[redakti | redakti fonton]