Tutmonda edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutmonda edukado, rilata esprimo estas edukado por daŭripova evoluigo, nome koncepto de edukado tutece orientita laŭ enhavo kaj metodaro kaj kiu celas eduki homojn por esti malfermitaj kaj empatiaj. Ĝi peras interfakajn scio-enhavojn kaj kapablojn pri unu-mondaj temoj kaj uzas malfermitajn pedagogiajn konceptojn kiel ekzemple projektlernado, projektlaboro, projektlecionoj, lernolaboratorioj kaj multaj aliaj partoprenigaj lernometodoj.

Tutmonda lernado rigardas sin kiel eduka respondo al tutmondiĝaj procezoj. Oni klopodas foriri de la kategoria pensado (Unua mondo, Dua mondo, Tria mondo) kaj krei konscion pri tutmonda perspektivo de pensado, juĝado, sentado kaj agado. Gravan rolon ludas la demando pri realigo de homaj rajtoj, tutmonda justeco kaj la kondiĉoj por paca mondo (pacedukado)[1].

Temaro[redakti | redakti fonton]

Tutmonda edukado celas trakti problemojn kaj perspektivojn de tutmonda evoluigo kaj ankaŭ laboras pri ŝancoj kaj eblecoj por komuna agado inter homoj en la Sudo kaj Nordo de nia planedo. Estas multe da proksimeco kun la sekvaj subtemaj kampoj:

Atingi rezultojn en la supre menciitaj kampoj postulas interalie la edukadon al civitanaj sintenoj kun samtempa konscio pri la tutmonda interdependeco de eventoj.

Efika tutmonda edukado devas kombini elementojn de klasika faka instruado kun aliaj elementoj, ekzemple etika edukado kaj la filozofio de dialogado, prepariĝante al konversacioj kun malsamopiniantaj homoj en la spirito de malfermiteco kaj reciproka respekto. Kompreni malsamajn perspektivojn, kulturojn kaj realaĵojn evoluigas la deziron agi por pli justa mondo. Kreski al tutmonda respondeco estas dumviva procezo, kiu instruas respekton al diferencoj kaj evoluigas la kapablon agi en la mondo kiel aktiva civitano aŭ mondcivitano.

La Eŭropa Unio, proklamis la jaron 2005 la "Eŭropan Jaron de Antaŭenigo de Civitaneco per Edukado". Tiutempe estis eldonita la dokumento "Citizenship Education at School in Europe" (Ĉelerneja Civitaneca Edukado en Eŭropo), kiu baziĝis sur la rezultoj de ampleksa diagnozo pri la stato de civitaneca edukado en 30 landoj. La internacia edukreto EURYDICE ankaŭ faris en 2017 komparan studon pri la temo[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(germana) Global Lernen: Lernen in Zeiten der Globalisierung (Tutmonda edukado: lerni en tempoj de tutmondiĝo) Tübingen, Verein für Friedenspädagogik, Bundeszentrale für Politische Bildung (eld), 1999, ĝisdatigo 2001)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(eo) Interkultura edukado

(eo) THINK Global Schools

(eo) Modela UN

(eo) Jarmilaj Evoluigaj Celoj

(eo) Tutmonda justeco

(eo) Edukado.net

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) European Global Learning Database - ENGLOB (Plurlingva informtenejo pri tutmonda edukado)

(angla) North-South Centre of the Council of Europe (reta kurso pri tutmonda kaj interkultura edukado de la Nord-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo)

(angla) Global Education Magazine Arkivigite je 2023-02-06 per la retarkivo Wayback Machine kun interesa intervjuo kun Javier Collado, estro de la Revuo Tutmonda Edukado (plurlingva, interalie kun dulingva artikolo en Esperanto kaj la hispana Arkivigite je 2023-06-16 per la retarkivo Wayback Machine)

(angla) Association for World Education (Asocio por Monda Edukado)

(eo) Mondcivitanoj

(nl) Mondo.be

(eo) Monda solidareco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pl) Tutmonda edukado - mondo sen sekretoj. polskiradio.pl, la 7-an de januaro 2014, alirita la 12-an de aprilo 2014.
  2. (plurlinge) Citizenship Education at School in Europe – 2017, Eurydice