THINK Global School

El Vikipedio, la libera enciklopedio

THINK Global School (mallongigo TGS) aŭ en Esperanto PENSU Tutmonda Lernejo) estas usona privata mezlernejo kaj la sola loĝlernejo en la mondo kiu vojaĝas ĉiun trimestron al alia lando[1]. Ĝi varbas kaj instruistojn kaj studentojn el diversaj landoj, kunigante ilin kiel grupon por esplori la mondon. La misio de THINK Global School estas provizi mezlernejanojn sperton en la kampo de interkultura edukado, lernante en ĉiu loko pri la historio, la loka kulturo kaj politikaj luktoj de la regiono[2] kaj fokusante interagadon kun surlokaj gelernantoj [1][3]. THINK bazas sian novigan pedagogion sur esplorado, kiu sugestas, ke homoj konstruu la plej grandan empation por aliaj kiam ili povas sperti iom da la vivo de aliaj homoj en la mondo[2]. Ĝia sidejo estas en Novjorko[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Instruisto Nick Martino donas lecionon pri demokratio en subĉiela klasĉambro en Ateno, Grekio.

La lernejo estis fondita de Joanne McPike, vojaĝanta fotisto kaj filantropo kiu parolas du lingvojn kaj estas civitano de du ŝtatoj, vivis en sep landoj kaj vizitis pli ol cent landojn tra la mondo. Ŝi publikigis siajn proprajn pensojn, ilustritajn per fotoj en la libro "THINK" ("Pensu"). [4]

La filo vojaĝis kun sia patrino kaj patro Harry kaj sukcesis viziti pli ol 70 landojn antaŭ la aĝo de 14. Panjo instigis sian filon verki taglibron por priskribi kaj skizi siajn vojaĝojn kaj ensorbigi al li la valorojn de empatio kun la mondo kiel pensanta civitano.

Dum la filo kreskis, la familio komencis serĉi mezlernejon, kiu kapablus provizi al la filo tutmondan scion kaj impliki lin en mondaj valoroj, kombinita kun la ŝanco vojaĝi. Trovante neniun lernejon kiu povis renkonti la bezonojn de ilia filo kaj sian propran unikan edukan filozofion, ili decidis — kial ne fari ĝin mem? Joanne kaj Harry decidas krei novan tipon de lernejo, en kiu vojaĝado, mergo en la monda kultura medio kaj empatio kun la tuta mondo kaj ĝiaj problemoj servos kiel la ĉefaj valoroj por la formado de la personeco de mondcivitano.

La bazo por la projekto estis privata loĝlernejo, kreita kaj oficiale registrita en 2009. Jam en septembro 2010, la THINK Global School malfermis siajn pordojn al la tuta mondo por 15 studentoj el 11 landoj. La unua akademia semestro komenciĝis en Svedio. Ekde tiam, studentoj de la "vojaĝanta mezlernejo" havis tempon por studi sur ĉiuj kontinentoj de la terglobo, krom Antarkto.

Organiza modelo[redakti | redakti fonton]

La lernejo disponigas edukadon al mezlernejanoj dum tri lernejaj jaroj kaj ĉiujare la gelernantoj vivas en kvar landoj[5].

Konkrete la gelernantoj sekvas kursojn en aliaj lernejoj tra la tuta mondo[2]: ekzemple en komfortaj klasĉambroj ekipitaj per modernaj IT-teknologioj en Berlino, en teplantejoj sur montaraj deklivoj en Barato, en konferencejoj aŭ laboratorioj de la plej bonaj sciencaj institucioj en la mondo, en iuj muzeoj aŭ historiaj lokoj de la mondo, en la freŝa aero en la plej ekzotikaj, nealireblaj anguloj de la mondo, eĉ en artgalerioj kun ĉefverkoj de la tuta homaro aŭ en la lokoj de katastrofoj kaj naturaj kataklismoj, kiel "subakva klaso" ie sur la marbordo de Nov-Zelando, same kiel klaso en Maĉupikĉuo, en antaŭ miloj da jaroj jam okazis instruado.

Ĉiu studento uzu nur tri ilojn (saĝtelefono, tabulilo kaj tekokomputilo) kiuj kune kun sia programaro helpas blogi, vlogi, teksti, tviteri, babili and retmesaĝi pri siaj spertoj[6]. Tio donas ankaŭ la ŝancon al tiuj gelernantoj lerni anstataŭ per tradiciaj lernolibroj ankaŭ lerni komuniki kun instruistoj, partopreni virtualajn kunvenojn aŭ konferencojn per Skajpo, rete komuniki kun siaj familianoj.

Dum la lerneja jaro, lernantoj studas en kvar landoj, moviĝante de lando al lando, de kontinento al kontinento. Tiel, dum tri jaroj de studado, ĉiu studento havas la ŝancon studi en dek du malsamaj landoj de la mondo sur ĉiuj kontinentoj, krom Antarkto. Ĉiu lando havas almenaŭ unu lernejon kiu bonvenigas vojaĝantajn studentojn. Samtempe studentoj kaj instruistoj ne nur helpas unu la alian, sed ankaŭ kunlaboras, direktante ĉiujn klopodojn por plibonigi la edukan procezon kaj ĝiajn rezultojn.

Lernprocezo[redakti | redakti fonton]

Arkpafado trejnado en Butano
Studante biologion en la Amazona pluvarbaro

En la procezo de lernado, studentoj povas transiri la torentaĵojn, malsuprenirante la ŝtormajn blankajn akvojn en Kostariko, lerni kiel "tordi" teron en Kioto, konstrui lernejon en Tanzanio, viziti monaĥejon Taktŝango en Butano, starigi tendaron en indiĝena triba setlejo en Aŭstralio aŭ fari sian vojon tra la montaro en Bosnio. Tiaj klasoj reprezentas la kunigon de praktika geografio, biologio, historio, sociologio, fremdaj lingvoj kaj fizika edukado. Lernejaj lernantoj konatiĝas kun la vivo de la subakva mondo en "subakva klaso" ie en la barilrifa areo de Belizo, kolektante informojn, ekzemple, pri la vivo de eĥinoj en sia vivmedio, por ke poste uzi en la matematika klaso modeligajn metodojn, analizante la kolektitajn informojn kaj sintezas novajn sciojn por solvi praktikajn taskojn.

Lige kun la migranta naturo de la lernejo kaj ĝia eduka procezo, klasĉambroj por ĝiaj studentoj funkcias laŭ la Modelo de Unuiĝintaj Nacioj aŭ en:

  • tradiciaj klasĉambroj de la gastiga lernejo
  • Interreta spaco;
  • muzeoj;
  • kulturaj centroj;
  • sciencaj laboratorioj;
  • prelegejoj;
  • naciaj parkoj;
  • foraj kaj malfacile atingeblaj anguloj de la mondo;
  • maraj spacoj;
  • tribaj setlejoj;
  • entreprenoj kaj merkatoj;
  • temploj kaj sanktejoj;
  • universitatoj;

Edukaj programoj[redakti | redakti fonton]

Edukaj programoj kovras la procezon de lernado kaj edukado de studentoj de 15 ĝis 19 jaroj kaj inkluzivas:

  • propraj programoj, kiuj edukas kaj formas la estontan civitanon de la mondo kaj provizas al li tutmondan scion;
  • edukaj programoj "Western Association of Schools and Colleges", mallonge WASC (en esperanto Okcidenta Asocio de Lernejoj kaj Kolegioj); [2]
  • "IB Diploma Programo", programo de kompleta ĝenerala mezgrada edukado, ellaborita de la internacia senprofita privata eduka fondumo International Baccalaureat (Internacia Abituriento), celita al gimnazianoj[6].

Lingvoinstruado[redakti | redakti fonton]

TGS-studentoj vizitante la Britan Internacian Lernejon en Pekino

La lernejo distingiĝas per la fakto ke studentoj akiru bazan scion de la lingvoj parolataj en la landoj kie ili studas. Kutime, alveninte en apartan gastigantan landon, studentoj lernas ĝian nacian lingvon. Krome, ĉiu el la studentoj povas elekti alian lingvon, kiun ili studos kiel "duan fremdan lingvon" laŭ propra volo. Nur en la Internacia Abiturienta programo kiu postulas studi en la angla, hispana kaj germana, tiaj ekzotikaj lingvoj kiel la dzonka, mandarena, hebrea kaj ĉeĥa estas studataj[6].

Financoj[redakti | redakti fonton]

Kiel privata lernejo la studkostoj altas (USD 94,050 en 2021, unu el la kvin plej multekostaj en la mondo[5]), sed laŭ la lerneja estrao ne rifuzus la ŝancon al iu ajn lernantoj el malriĉa fono eniri TGS, ĉar oni koncentriĝas pri akademiaj kapabloj, deziro vojaĝi kaj la tutmonda civitaneca potencialo[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Louise George Kittaka, Hiroshima International School and Think Global School students mix it up in Multiculturalism 101, Speciala aldono al The Japanese Times, la 23-an de maerto 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (en) Chris Weller, This high school has no classrooms and spends each semester in a different country (Lernejo Sen Klasĉambroj), Insider, la 23-an de majo 2016, arkivita de la originalo, la 20-an de decembro 2016 ĉe la Wayback Maŝino
  3. (en) Lerneja profilo, Arkivita de la originalo, la 18-an de septembro 2016 ĉe la Wayback Maŝino
  4. (en) The THINK Book
  5. 5,0 5,1 (en) 5 most expensive schools around the globe, India Today, la 22-an de novembro 2021.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 (en) Marcus Oscarsson, Sweden to host first Think Global School trimester, Global Post, la 8-an de aprilo 2010

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

United world colleges

Orienta mediteranea Internacia Lernejo (EMIS)

Tutmonda edukado

Interkultura edukado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Retejo de THINK Tutmonda lernejo: https://thinkglobalschool.org

(angla) Bitlibro pri la lernejo , raktontoj de lernantoj, ISUU

(angla) Recenzo pri la lernejo, boardingschoolreview.com

(angla) Jutuba kanalo de THINK Global School

(angla) Intervjuo kun pretervivanto de A-bombo en Hiroŝimo, THINK Global School