Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj
| Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj | ||
|---|---|---|
| organizaĵo pri edukado | ||
| Komenco | 1960 vd | |
| Geografia situo | 51° 31′ 1″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)51.516910165974-0.12698847116408Koordinatoj: 51° 31′ 1″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo) | |
| Sidejo | Londono | |
| Adreso | 55 New Oxford Street | |
|
| ||
| Fondintoj | Kurt Hahn vd | |
| Estro | reĝino Nur de Jordanio (ekde 1995) | |
| Filioj | United World College of Costa Rica (en) Monda Kolegio Diliĝano UWC Atlantic College (en) Lester B. Pearson College UWC Mahindra College (en) Red Cross Nordic United World College (en) United World College of the Adriatic (en) UWC ISAK Japan (en) | |
| Posedatoj | St Donat's Castle (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj (angle United World Colleges, mallongigite UWC) estas eduka movado, al kiu aliĝis nuntempe 18 internaciaj lernejoj [1], kie studentoj el pli ol 120 landoj studas kaj kunvivas dum du jaroj. Ili finas sian lernejan edukadon kun internacie agnoskita kvalifiko. UWC-lernejoj instruas laŭ la Internacia Abiturienta Ekzameno, internacia mezlerneja programo, kiu rajtigas studentojn aliron al universitatoj tra la mondo.
Celoj
[redakti | redakti fonton]La lerneja koncepto de la Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj desegnita de Kurt Hahn celas eduki gejunulojn esti pli toleremaj kaj respondecaj pere de internacia edukado, komunumaj spertoj kaj socia engaĝiĝo. La lernejoj estas sub la devizo "UWC igas edukadon forto por unuigi homojn, naciojn kaj kulturojn por paco kaj daŭripova estonteco" [2].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.
- ↑ (de) 18 Schulen weltweit, UWC Deutschland
- ↑ (en) Retejo de UWC Arkivigite je 2025-05-20 per la retarkivo Wayback Machine



